Diskuto:Southampton

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu titolo rompas kun ajna logiko! Neniam antaŭe mi vidis tian nomon, duone angla, duone esperanta! La Vikipedio ne estas ejo por ŝercoj, do mi tuj movas la paĝon al ĝusta titolo Southampton. (Ĝusta esperantigo, se nepre esperantigi, estus Sud-AmtonoSeŭzemteno ks.) Bab 12:55, 26. Nov 2004 (UTC)

Ekzistas onidiro, ke iam oni uzis la Esperantan nomon "Sotono", sed mi trovis nenian konkretan indikon pri tio.

Mi esperas, ke viaj proponoj pri Sud-Amtono kaj Seŭzemteno estas intence frenezaj. (Mi supozas, ke la nomo devenas de "Suda Hampton"; kaj oni ne esperantigas anglan TH per Z, nek mallongan A per E.)

Nu, eble! ;-)
Cetere, mi ofte uzas "z" por indiki "th" en prononchelpiloj. Ĝi ja buŝe estas la plej proksima sono. Bab 13:55, 26. Nov 2004 (UTC)

Mi pensas, ke tio dependas de la vidpunkto, ofte influata de nacia lingvo. Por iuj homoj (francoj kaj germanoj, eble) TH ŝajnas proksima al Z, por iuj homoj (irlandanoj, eble) ĝi ŝajnas proksima al T, kaj por aliaj (angloj?) ĝi ŝajnas proksima al F. Cetere, ĉu buŝa proksimeco plej gravas, aŭ orela proksimeco?