Diskuto:Spiritismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo bezonas plibeligon, sed, mi pensas pri tion: spiritismo kaj esperanto pli malpli naskiĝis je la sama tempo: ĉu Zamenhof interesiĝis pri ĝi? --Nicolas STAMPF

Mi forigis la artikolegon ĉar ĝi ne estis originala kaj ne estis en enciklopedia formato. Mi esperas ke baldaŭ iu provos reskribi ĝin. --Chuck SMITH

Agradezco sea publicado el siguinte enlace a la página web en Esperanto del Consejo Espirita Internacional: http://www.spiritist.org/esperanto/esperanto.html

Jes la spiritistoj; ili scipovas eĉ peri la opinion de Zamenhof pri la situacio en Irako kaj pri lingvaj pekoj en Vikipedio.

En ĉi artikolo ekzistas diversaj eraroj! Morgaŭ matene mi skribos pli pri la eraroj. Mi petas al vi, ke vi zorgu pri tio. Malfeliĉe mi ne scipovas uzi la Vikipedian kodon. Pro tio helpon mi petas.

Kritikaĵoj[redakti fonton]

1. Spiritismo ne estas religio sed ĝi posedas religan aspekton.

2. En Brazilo religiuloj disciigas Spiritismon. Tio ne signifas, ke Spiritismo estas religio.

3. Spiritismo ne estas bazita sur kvin libroj, nek mem sur Kardec, sed sur la akordo, ekzistanta inter la malkaŝoj spontanee faritaj, pere de granda nombro de mediumoj fremdaj inter si, kaj en diversaj landoj.

"Ne al la opinio de unu sola homo oni aliĝos, sed al la unuanima voĉo de la Spiritoj; ne unu homo, ĉu mi, aŭ alia, fondos la spiritisman ortodoksecon; ne ankaŭ unu Spirito, trudanta sin al iu ajn, sed ja la tuto de la Spiritoj, manifestiĝantaj sur la tuta tero laŭ ordono de Dio; tie estas la esenca karaktero de la spiritisma doktrino; tie kuŝas ĝia forto, tie ĝia aŭtoritateco. Dio volis, ke Lia leĝo sudu sur neskuebla bazo, kaj tial Li ne ripozis ĝin sur la malforta kapo de unu sola homo." (Kardec, "La Evangelio Laŭ Spiritismo")

4. La subtemo Pratikado konfuzas Spiritismon kaj Spiritisman Movadon.

Golbery - 5a de Marto de 2006.

Jes, vi pravas, Golbery, sed tiu jam estis plimalbona. Enklaku "historio" kaj vi povos legi antaŭajn versiojn. En Vikipedio ni havas kompromisa "neŭtrala" vidpunkto kaj ni penis atingi tion "neŭtralan" version. Sed vi estas libera ŝanĝi la artikolon.Roberto 17:22, 5. Mar 2006 (UTC)

Demando pri la jura stato[redakti fonton]

Saluton! Mi havas demandon: El eŭropa vidpunkto la leĝo, kiu diras, ke mediumaj komunikaĵoj estas jure validaj. Ĉu vi eble povas doni la ekzaktan leĝeron pri tio? Dankon!

Mi ne komprenis la demandon, bonvole klarigu ĝin.Roberto 21:41, 28. Maj 2006 (UTC)
Temas pri la parto Spiritismo#Jure. Ĉu tio estas vero? Se jes, facilus verŝajne doni la laŭan leĝeron el al brazila leĝaro, kiu mencias tiun regulon, por doni fonton. Alikaze, tio sonas por eŭropano tre dubinda, ĉar ĉi tie spiritismo ne estas vaste akceptita, eĉ male. Felikso 09:10, 30. Maj 2006 (UTC)
Jes, mi serĉos kaj aldonos. Alie, ŝajne eŭropanoj kaj usonanoj konfuzigas Spiritismo al nekromacio aŭ al cirkaj praktikoj farataj de homoj kun ridindaj vestaĵoj alvokante fantomojn kiel ni vidas en usonanaj filmoj. Vere tiu aferoj ankaŭ ekzistas en Brazilo, sed, Spiritismo estas tute malsama afero. Se vi volas scii pli, mi konsilas la legadon de La libro de la spiritoj kiu ekzistas rete en Esperanto. Roberto 11:32, 30. Maj 2006 (UTC)
Dankon pro la aldonoj! Kaj bonega ideo ankaŭ nomi procesojn, en kiu oni tion utiligis. Ĉu vi eble povas ankoraŭ aldoni la identnumeron de la proceso? Almenaŭ en Germanio tio ekzistas por ĉiu proceso. Tiel interesato povas eble pli facile trovi la laŭan kazon kaze de interesego. Mi ne tute komprenis, kion vi celas diri per "art. 174 devigas publika apogon al mediumo". Ĉu vi povas tion klarigi bonvole? Jes, vi pravas, ke en Eŭropo kaj Usono Spiritismo estas tre primokata kaj komuniko kun mediumoj estas konsiderataj de la plimulto neeblaj kaj trompo. Mi tute konscias, ke Spiritismo estas malsama, ĉar mi kredas je ĝi, kvankam mi ankoraŭ ne vidis aktivan mediumon. Legado de la Libro de la Spiritoj, La Evangelio laŭ Spiritismo kaj Ĉielo kaj Infero konvinkis min pri la logika de la Doktrino, eĉ pli mirige, ĉar mi antaŭe estis ateisto. Mi estas nun pliboniganta artikolon pri Spiritismo por la germana vikipedio kaj tial serĉas fidindajn informojn por konvinki la publiko pri la naturo de la animoj. Estus bonege, se vi povus ankoraŭ doni la artikolon el la brazila leĝo se eble kun retadreso, se la leĝo enretas kaj retadreson de la artikolo 174 de la konstitucio de Pernambuko, se tiaj aferoj estas enretaj. Se ne, mi tre ĝojus pri la ekzakta vortumo (En la portugala kaj tradukite en Esperanton) Elkoran dankon pro via helpo! Felikso 21:10, 30. Maj 2006 (UTC)
Ĉar mi ne estas advokato, la teknikaj detaloj estas malfacilaj al mi. Kompreneble mi scias ke estas koda identnumero por ĉiuj procesoj, sed mi ne scias se mi scipovas trovi ilin. La konstitucio de Pernambuko[[1]] diras:
Art. 174 - O Estado e os Municípios, diretamente ou através do aŭilio de entidades privadas de caráter Assistencial, regularmente constituídas, em funcionamento e sem fins lucrativos, prestarão Assistência aos necessitados, ao menor abandonado ou desvalido, ao superdotado, ao paranormal e a velhice desamparada.
Art. 174 - La subŝtato kaj la municipoj, rekte aŭ per helpo de privataj asistencaj enteprenoj, leĝe konstituitaj, funkciante kaj neprofitcelaj, asistos la necesulojn, la delasitajn aŭ forlasitan infanojn, al superkapablulon, al metapsikulon kaj al senĝenan maljunolon. Roberto 09:18, 31. Maj 2006 (UTC)
Dankon! Ne gravas tiom, se vi ne sukcesas trovi la identnumeron. Eble alia iam povos helpi. Pri la art. 174: Mi ĝin komprenas tiel, ke la ŝtato helpas al la mediumoj, sed ne inverse. Tamen estas interese, ke ĝi tiel agnoskas ja la precipan indecon de mediumoj kaj tiel ankaŭ ties ekziston. Ĉu la portugala "paranormal" tradukeblas ankaŭ per "mediumo"? Min interesas ĉefe la leĝero, kiu diras, ke mediumaj komunikoj agnoskitaj de notario estas validaj en kortumo, ĉar tio ja estas menciita en la artikolo.Felikso 10:15, 31. Maj 2006 (UTC)
Vere "paranormal" signifas "metapsikulo", sed mediumo estas la ĉefa speco de metapsikulo. Ne estas leĝo, sed jurisprudenco, jurisprudenco estas unu el fonto de l' leĝoj. Ankaŭ ne estas leĝo kiu diras ke diplomo skribita sur papero validas, aŭ ke kontrakto presita per komputila presilo validas, sed ĉar juĝoj akceptas ilin, estas jurisprudenco pri trio. Ankaŭ en ĝenerale ne estas leĝoj malpermesante la samseksan edzecon, sed jurisprudenco malakceptas ĝin en plejparto de landoj...Roberto 14:24, 31. Maj 2006 (UTC)
Ah, dankon pro la aldona klarigo. Mi nun komprenas. Mi ne tre bona konas la sistemon de brazila leĝo :-) Ĉu vi povas ankoraŭ doni jaron por la murdo en c) kaj iom pli da detaloj pri la ĵus okazinta kazo? Ĝis nun ne evidentas kial en tiu ĉi mediumoj ludis rolon. Kaj ĉu vi eble havas interretan fonton por la kazoj? Felikso 15:47, 31. Maj 2006 (UTC)
En ĉiuj kazoj, spirito sendis leterojn per mediumoj klarigante la detalojn de siaj mortoj. En kazo de Henrique Emmanuel Gregoris, la juĝo estis Orimar Pontes, mi ne scias la ekzata jaro, ĉirkaŭ 1975. Estas multaj informoj pri tio portugallingve. Pri la ĵus okazinta , vi povas legi http://www1.folha.uol.com.br/folha/cotidiano/ult95u122179.shtml portugallingve... Estas simpla notico, sen multaj aldonoj, ĉar fxi estas iom banala. La mortulo sendis du leterojn per mediumo Jorge José Santa Maria de spiritisma asocio Sociedade Beneficente Espírita Amor e Luz, per la leteroj la viktimo senkulpiĝis la akuzatan virinon. Tiuj okazoj ne estas oftaj, sed tute ne nekonataj, estas dekoj da similaj kazoj, ekzistas juraj libroj pri tio. Pri teknikaj detaloj mi ne povas helpi vin.Roberto 16:31, 31. Maj 2006 (UTC)
Dankon pro viaj zorgaj klarigoj! Mi kredas nun havi ĉiujn bezonatajn informojn kaj jam enigis ilin en la germanlingvan artikolon. Eble mi ŝovos ilin poste de tie al la artikolo pri mediumoj, ĉar tio ja ĉefe tuŝas la kredindecon de mediumoj, ni vidos. Tre amike, Felikso 18:59, 1. Jun 2006 (UTC)


Fratinoj Fox[redakti fonton]

Estas en teksto:

 La furoro tre malkreskis post kiam estus trovite ke la metodo uzita de la fratinoj Fox estus fraŭda, kaj ke ne ekzistus komuniko kun ia ajn spirito

Sed ekzistas komento mem en la paĝo Fratinoj Fox pri tio kiu domandas se la fenomeno estis (almenaŭ ĉiam) fraŭda. Mi pensas que komento pri tio en la artikolo estus bona pro neŭtraleco.

Saluton. Echiesse 08:09, 21. Okt 2007 (UTC)


Scienco, Filozofio, Religio[redakti fonton]

Mi ĉiam aŭdas tiujn tri vortojn el ĉiuj kiuj vere studas la doktrinon. Kaj se ni legas la librojn de Kardec, Roustaing, Leon Denis, Chico Xavier (precipe la diktitaj de Emmanuel kaj Andre Luiz) kaj aliaj, ni povas facile vidi ke la tri aspektoj estas ĉiam korelataj. Echiesse 08:38, 21. Okt 2007 (UTC)

Fondanto de la doktrino[redakti fonton]

La Doktrino ne estis fondita de Kardec (tiu fondado neniam okazis). Estas ankaŭ aliaj personoj kiuj studis la fenomenojn samtempe sed eble Kardec estis la plej organizita (eble ĉar li estis instruanto) kaj fama. Mi faras nun malgranda redakto pri tio (kaj la antaŭa komento). Se iu volas plibonigi, dankon. Echiesse 08:38, 21. Okt 2007 (UTC)

Mi estas 201.84.32.20. Mi ne sciis ke mi estis elsalutita.
Echiesse 10:23, 21. Okt 2007 (UTC)

Saluton! Mi iom poluris la lingvaĵon de la artikolo. Estas grave aldoni referencojn, kiuj igus la enhavon fidinda. Por komparo: la franclingva kaj la portugallingva artikolo enhavas respektive 280 kaj 152 referencojn. La plimulto el la asertoj en la Esperantilingva artikolo estas senfontaj. Ekzemple la sekcio Fundamentaj Principoj: de kie oni eltiris ilin? Kaj la t.n. Fratinoj Fox: de kie oni eksciis pri supozataj fraǔdoj? (La artikolo Fratinoj Fox ne estas ankoraǔ fidinda ĉar ankaǔ al ĝi mankas fontoj). Mi provos kontribui, iom post iom. Plej amike, =) Vikiano (diskuto) 19:57, 11 okt. 2016 (UTC)[Respondi]