Diskuto:Tabako (planto)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por :

en:Nicotiana es:Nicotiana fr:Nicotiana la:Nicotiana nl:Nicotiana ro:Nicotiana

artikolo Nicotiana estas utila (kun alia artikolo pri tabako). Eblus esti same pri esperanto.

pino 20:57, 7. Dec 2008 (UTC)

de Vikipedio:Forigendaj artikoloj‎ :

Jen ĵus ricevita respondo de fakulo, [Claude ROŬ], kies opinion mi petis : "Nikotiano estas nepre necesa vorto al ĉiuj sciencistoj eĉ amatoraj. Tabakplanto estas ne nomo de genro (scienca sistematika unuo), sed komunuza nomo responda al kelkaj specioj de nikotianoj uzataj por prepari tabakon." --Henriko 09:05, 9. Dec 2008 (UTC)


Ŝajne nek Henriko nek pino komprenis la gravan argumenton de Surfo: Surfo nur uzis "tritiko" kaj "hordeo" kiel du ekzemplojn, sed la sama afero validas ankaŭ por "maizo", "rizo" ktp. Temas pri tio, ke ni NE havas du artikolojn pri "tritiko" (unu pri la planton kaj alian pri la rikoltita kaj sekigita greno), sed nur unu artikolon. Simile ni nur havas unu artikolon pri rizo, kiu temas fakte pri tri aferoj: la rizo-planto, la rikoltita kaj prilaborita greno kaj la finpreparita (kuirita) manĝaĵo; bonvolu noti, ke ekzemple la svahila lingvo havas tri malsamajn vortojn por tiuj tri statoj de la rizo; ĉu tial ni nepre devas nomi la vorton "rizo" evitinda plursignifaĵo? Ne, ĉar ĝi havas nur UNU signifon, kiu ampleksas TRI svahillingvajn signifojn (jes, signifoj estas strangaj aferoj, ne facile nombreblaj). Do, se pri multaj aliaj kutivataj plantoj ni ne distingas inter la planto kaj la produkto farita el ili, kial ni nepre tion devas fari por tabako? Ĉi tiun gravegan demandon ankoraŭ ne respondis Henriko kaj pino. Aldone, Henriko en sia citado de PIV simple ignoras la fakton ke (almenaŭ en PIV-2005) la ĉefsignifo de "tabako" ja estas la planto, kaj ne la produkto. Aldone, ni ne forgesu, ke PIV estas multe pli novradikema ol Esperantistoj ĝenerale. Ke estas iu novradiko en PIV certe ne signifu, ke ni nepre uzu 1gin. Per tio ni fakte distanciĝus de la komuna lingvouzo, kaj fortigus la PIV-dialekton de Esperanto (kiu tiam iĝus PIV-Vikipedia dialekto). Evito de disdialektiĝo nepre ne signifu senpripensan uzadon de ĉiu radiko el PIV, sed nur uzadon de tiuj radikoj el PIV, kiuj ankaŭ ekster PIV apartenas al la kutima Esperanto. Finfine, mi diru, kion mi jam diris antaŭe: Se iuj nepre volas havi apartajn artikolojn pri la drogo tabako kaj la planto tabako, mi povas konsenti kun tio, se ambaŭ artikoloj estas sufiĉe ellaboritaj. Sed pri la artikoltitolo "nikotiano" mi nepre ne povas konsenti: Se estas aparta artikolo pri la tabakplanto, ĝi aŭ nomiĝu "tabakplanto" aŭ "tabako (planto)", sed nepre ne uzu la apenaŭ uzatan novradikon "nikotiana". Marcos 18:22, 10. Dec 2008 (UTC)