Diskuto:Tekokomputilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dume mi verkas pli vastan artikolon

Teko estas Paperujo3, ofte kun tenilo aŭ rimeno kaj seruro: Nudokrudov forigis la sigelon de la pordo de la kabineto, prenis el sia teko faldmezurilon kaj paŝis en la kabineton [1].. Kiu elpensis la esprimon tekokomputilo? portebla komputilo estas pli komprenebla. RK

Mi ne scias, kiu elpensis ĝin, sed Don HARLOW proponis ĝin en afiŝo en soc.culture.esperanto je 1993-12-16, kaj la esprimo estis uzata en Monato. Mi supozas, ke tekokomputilo kaj poŝkomputilo estas specoj de portebla komputilo, do portebla komputilo estas malpli preciza. Lingvano 10:32, 22. Mar 2005 (UTC)

Tekokomputilo[redakti fonton]

Portebla komputero aŭ portkomputero estas klaraj esprimoj por diverlingvanoj. Poŝkomputilo estas klara almenaŭ por rusoj. Por kiu estas klara "tekokomputilo"?--P.Fiŝo 11:02, 22. Mar 2005 (UTC)

Al homo, kiu konas la vorton. Cetere, laŭ la Komputada Leksikono estas tekkomputilo (http://fagot.alain.free.fr/KompLeks/UTF8/T.html#TEKKOMPUTILO), sed mi pensas, ke ligvokalo estas bona ĉi tie. Lingvano 11:44, 22. Mar 2005 (UTC)

Tekokomputilo[redakti fonton]

Estimata Lingvano, vi pravas tekokomputilo estas registrita en PIV2, kaj nur mia laikeco min puŝis uzi portkomputilo. Dankon pro via konsilo. Bedaŭrinde mi ne estas tre sperta pri Wiki. Ĉu vi povas konsili, kiel tute forigi artikolon, se mi erare ĝin verkis? P.Fiŝo 09:31, 27. Mar 2005 (UTC)

Mi ne dirus, ke la vorto "portkomputilo" estas senutila; kiel iuj jam diris, ĝi estas nur malpli preciza. Povus ja esti, ke en iu situacio iu demandas "ĉu iu havas portkomputilon?", kaj estas al li egale, ĉu temas pri poŝ- aŭ tekokomputilo. Pretere, kiam mi unuafoje legis la vorton "tekokomputilo", ĝi tuj estis klara al mi, ĉar tiam mi ĉiutage devis porti tian en mia teko. -- Aisano 11:55, 27. Mar 2005 (UTC)

Ĝenerale ne necesas forigi artikolon; sufiĉas movi ĝin (per la butono "movu" supre) kaj kontroli, ke neniu artikolo ligas al la malnova titolo (per la ilo "Ligiloj ĉi tien" maldekstre). Lingvano 10:33, 28. Mar 2005 (UTC)