Diskuto:Tempo atoma internacia

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi pensas ke dekumaj punktoj estas en Esperanto konfuzaj kaj maluzindaj. Mi korektas al komoj. Marteno --78.105.144.87 22:54, 28. Feb 2010 (UTC)

Formatigo de numeroj[redakti fonton]

Saluton. Mi pensas, ke la formatigo de numeroj en ĉi tiu artikolo estas malĝusta. Do foje komo estas uzata kiel decimala signo (ekz. 0,9), foje kiel disiga signoj por miloj (ekz. 3,000 -> 3.000). Tia uzo estas tre konfuziga. Kiu povus plibonigi tion? - Ĉu jam estis difinitaj reguloj pri tio? Se jes, kie? Kore --Tlustulimu 23:16, 28. Feb 2010 (UTC)

La uzado de la dekuma komo estas difinita ekzemple en Plena Analiza Gramatiko, kiu diras fine de sia ĉapitro 8: "…la anglosaksoj uzas la punkton por apartigi la unuojn disde la decimaloj, dum la eŭropanoj uzas por tio komon. Ĉi lasta signadmaniero ŝajnas preferinda. Sed, ĉar en la formuloj la punkto estas uzata kiel simbolo de multipliko, estus preferinde uzi simple blankan spacon por dividi longan nombron en grupojn de 3 aŭ 6 ciferoj…" En la artikolo, laŭ mia opinio, la komo nun estas uzata ĝuste; la "33,000" sekundoj vere estas 33 sekundoj, ne tiom da miloj.
Pretere, ĉar la afero neniel rilatas al formatoj kaj koncernas ne nur numerojn, sed ĉiujn nombrojn, mi preferus diri "aranĝado de nombroj". – Umbert' 19:59, 1. Mar 2010 (UTC)

Saluton. Kial la titolo uzas latinidan vortordon, do kun sekvaj adjektivoj? Kore --Tlustulimu 23:17, 28. Feb 2010 (UTC)

Supozeble por povi uzi la francan mallongigon TAI. Kial ne. – Umbert' 19:48, 1. Mar 2010 (UTC)