Diskuto:Tensio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu artikolo laŭ mia opinio devus havi la titolon: Elektra tensio.

Mi pliriĉigis ĉi tiun artikolon aldonante tekston tradukitan el la germana. Krome mi provis ŝanĝi la titolon al "Elektrika tensio" kaj nur poste rimarkis mian lingvan eraron, ke ĝustas "elektra", falsas "elektrika". Eble mi fuŝis ankaŭ ion en la enhavo. Mi ne estas fizikisto. Tamen mi ne komprenas, kial vikipediisto Narvalo senkomente estingis mian kontribuon, anstataŭ klarigi la aferon. Mi ne estas vandalo, sed volas kontribui. Mi koncedas, ke "Elektrika tensio" malĝustas, ĉar la vorto "elektriko" ne ekzistas en Esperanto, sed la koncerna vorto estas "elektro".

Laŭ mi devus ekzisti nocidistinga artikolo, kiu klarigas tri signifojn de la vorto Tensio:

- fiziologia signifo (laŭ PIV): Streĉorezisto de organa parieto al ĝia enhavo,

- fizika/elektroteknika signifo (ankaŭ laŭ PIV)(pri ĝi temas ĉi tie): elektra tensio,

- naturscienca/teknika signifo: tensio, kiun kaŭzas premo de gaso en fermita sistemo.

Mi petas vin, Narvalo, bonvolu verki tiun nociklarigan artikolon aŭ/kaj klarigi al mi kiel fari tion. Due mi petas vin, bonvolu helpi min korekti la titolon falsan "Elektronika tensio" al "Elektra tensio" (ĝusta).

Dankon. Alois

Viaj aldonoj aperis duoble en elektra tensio kaj tensio. Tiel mi unu forigis. Aŭ devas esti alidirektilo. Narvalo 20:56, 29. Nov 2006 (UTC)

Do bone. Tiun alidirektilon mi provis fari. Verŝajne mi ne sukcesis. Ĉar la vikipedian gramatikon mi ankoraŭ ne bone regas. Bonvolu helpi min. Alois

Mi analizis: tensio havas diversajn signifojn, ne povas esti pura alidirektilo. Narvalo 21:02, 29. Nov 2006 (UTC)

Amikoj, mi tute konsentas kun vi, tiu artikolo estas apartigilo, kaj ne devu esti kunligita al apartaj aliaj vikipediaj artikoloj, kiuj rilatas al la esperanta termino streĉo. Mi do kunligos tiun artikolon al taŭgaj aliaj (apartiligaj) vikipedioj. -- DidCORN 20:56, 8-a de septembro 2013 (UTC)