Diskuto:Teravado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nova PIV enhavas "teravado", ne "theravado". Laŭ mi ni uzu la PIV-an formon, des pli ĉar en Esperanto oni normale neniam uzas vortkomencan "th". Entute oni uzas en Esperanto la sonkombinon "th" nur treege malofte (krom en kunmetitaj vortoj). Laŭ mia scio "theravado" estas tute unika Esperanta vorto kun komenca "th".

Eĉ maloftegas kaj tute nenormalas en Esperanto vortoj, kiuj komenciĝas per ajna konsonanto rekte sekvata de "h". Mi konas (krom "theravado") nur "Bhagavadgito", "Bharato" kaj "Lhaso". Ĉiuj tiuj tri estas neoficialaj, sed ili aperas en la Nova PIV. Tamen ĉe ĉiu el ili estas plusendo al preferata formo sen tia "h": "Bagavadgito", "Barato" kaj "Lasao". Eĉ en la kolekto "Ne-PIV-aj Vortoj" de Cherpillod, mi ne povis trovi pliajn ekzemplojn de tiaj vortoj. Same en "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" de Krause, mi ne povis trovi pliajn ekzemplojn. Tie aperas tamen "theravado", sed same kiel en la Nova PIV kun plusendo al la preferinda "teravado".

(Nur parenteze menciindas la Zamenhofa "ghetto", kiu klare estas ne-Esperantigita fremda vorto.)

Serĉo per Guglo de "teravado", "teravada", "theravado" kaj "theravada" (kun aldono de diversaj aliaj oftaj Esperantaj vortoj), montras, ke TERAVAD/ estas pli ofte uzata ol THERAVAD/ en la Reto.

Mi tamen scias, ke nia kunvikipediisto Gunnar Gällmo havas fortan opinion, ke ni ja uzu tiajn H-ojn en iaj vortoj. Mi proponas, ke tiu opinio estu prezentata en la artikolo pri "teravado" (aŭ aliloke en la Vikipedio).

Aldonindas al ĉio ĉi, ke la origina sono, kiu kaŝiĝas malantaŭ la skribo "th" en nacilingvaj formoj de la vorto "teravado", laŭ mia scio ne estas "t" + "h", sed spira "t". Esperanto ne konas distingon inter spira kaj sen-spira t-oj.

Bertilow 12:38, 7. Apr 2003 (UTC)

Ĉu neniu havis komenton pri mia ĉi-antaŭa kritiko? Ĉu la manko de komentoj signifas, ke ĉiuj konsentas, kaj ke mi povas ŝanĝi al "Teravado"? Aŭ ĉu ĝi signifas la malon? Bertilow 17:57, 11. Apr 2003 (UTC)
Ŝajne.  :-) --Chuck SMITH

Eble estus pli bone unue esperantigi ĉiujn budhismajn esprimojn kun TH kaj nur poste decidi, ĉu nura T konfliktus kun aliaj Esperanto-vortoj (teravado - oni povus pensi pri tero + vado, aŭ mediti, kion signifas teravi + ado). Tamen post movo de la paĝo restos en la reto ankaŭ "theravado", do la artikolo estos trovebla ankaŭ sub tiu formo - tial mi konsentus kun la movo. Mirek