Diskuto:Tertremo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne estus bone aldoni liston da tertremoj el la historio ktp...? --LaPingvino 13:56, 29. Okt 2005 (UTC)

Okazis 7,8-grada tertremo en sudokcidenta parto de Ĉinio[redakti fonton]

Je la 14-a horo kaj 28 minutoj de la 12-a de majo, en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan okazis la tertremo kun 7,8 gradoj. La tertremo fortas je la grado kaj vastas en la areo, kaj influis dekkelkajn provincojn de Ĉinio. Ĝis la 7-a horo de la 13-a de majo, la tertremo jam kaŭzis la morton de 9 219 homoj en la provincoj Sichuan, Gansu, Shanxi, la municipo Chongqing kaj aliaj lokoj.

Informiĝinte pri tio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao tuj faris la instrukcion postulante kiel eble plej rapide savi vunditojn kaj garantii vivsekurecon de la popolanoj en la plagitaj lokoj. Fondiĝis la kontraŭkatastrofa komandejo estrata de ĉefministro Wen Jiabao. Nun ĉina ĉefministro Wen Jiabao gvidas la kontraŭkatastrofan kaj prisavan laboron en la urbo Dujiangyan de la provinco Sichuan. En la aviadilo veturanta al la plagitaj lokoj, Wen Jiabao faris parolon postulante, ke diversnivelaj registaroj metu la protektadon de la vivsekureco kaj posedaĵoj de la popolo sur la unuan lokon, plenforte faru helpadon kaj savadon al la plagitaj popolamasoj kaj vunditoj. Li diris:

"La Centra Komitato de la partio kaj la Ŝtata Konsilantaro postulas, ke diversnivelaj gvidantoj staru ĉe la fronto de la kontraŭkatastrofa batalo, kaj gvidu la vastajn popolamasojn bone fari tiun laboron, disvolvante la spiriton timi nek oferon nek laciĝon kaj de kontinua batalado, tutkore kaj tutanime servu al la popolo kaj laboru por la interesoj de la popolo. Samlandanoj kaj kamaradoj, antaŭ la katastrofo plej grave estas teni aplombon, memfidon kaj fortan komandon. Mi kredas, ke firme gvidate de la Centra Komitato de la partio kaj la Ŝtata Konsilantaro, la vastaj amasoj de popolanoj kaj armeanoj unuiĝas kune por formi potencan fortreson, ni certe povas venki ĉifojan grandegan katastrofon el tertremo."

La tertrema centro – la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan situas ĉe 31 gradoj de la norda latitudo kaj 103,4 gradoj de la orienta longitudo, pli ol cent kilometrojn fore de la provinca ĉefurbo Chengdu, kaj havas pli ol 110 mil loĝantojn.

Atinginte la plagitan urbon Dujiangyan, Wen Jiabao postulis al oficiroj kaj soldatoj aliĝantaj al la savado, ke ili konkeru ĉiujn malfacilojn kaj kiel eble plej rapide atingu la plej grave plagitajn lokojn. Li diris:

"La plej grava afero estas savi homojn en la tertrema centro. Necesas scii la nombron de mortintoj kaj vunditoj en plagitaj lokoj tra la lando."

Wen Jiabao, starante sur rompita muro, konsolis plagitojn blokitajn de disfalintaj domoj kriante:

"Estu trankvilaj, la armeanoj urĝe penas por savi vin ĉiujn!"

Post la tertremo diversaj koncernaj departementoj de Ĉinio urĝe ekagis por helpado kaj savado. Miloj da ĉinaj armeanoj kaj policanoj estas ekspeditaj al plagitaj lokoj. Ankaŭ la ĉina Sisma Administracio ekspedis tien la urĝan laborgrupon kaj urĝsavan trupon konsistantajn el 216 personoj. Samtempe, ankaŭ la Ministerio pri Higieno, Ministerio pri Civilaj Aferoj, Ministerio pri Financo kaj aliaj fakoj sendis medicinistojn, asignis monon kaj transportis materialojn al la plagitaj lokoj por helpado kaj savado.

Aparte menciindas, ke registaroj kaj gvidantoj de iuj landoj kaj respondeculoj de iuj internaciaj organizoj esprimis la simpation al Ĉinio pro sufero de la tertremo.