Diskuto:Tervorko (arkeologio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Kani: En plena respekto pri via valora vikipedia redaktado: Mi trovis la vorton "vorko" en neniu el miaj paperaj vortaroj, nur

Krome, eĉ en la vasta interreto mi ĝis nun ne trovis plian uzon. Tial mi dubas pri senco uzi kaj pliuzigi tiun vorton, kaj pensas ke postulindas ekstera referenco de almenaŭ unu presita vortaro. Se uzi, bonus krei ankaŭ artikolojn aŭ apartigajn listojn pri la titoloj vorko kaj tervorko, ne nur pri "tervorko (arkeologio)", sed mi dubas pri pravigo entute utiligi tian iom dubindan vortokreaĵon... Ĉu ne "termovaĵo" aŭ "terlaboraĵo" plene sufiĉus? ThomasPusch (diskuto) 20:16, 1 jun. 2017 (UTC)[Respondi]

Se rigardi, kio ekzistas pri la koncepto "tervorko" (se tiel diri), troveblas apartigaj listoj nur en la angla ("earthworks") kaj hispana ("movimiento de tierras", do "termoviĝo" aŭ "termovaĵo"). La vortumo "vorko" odoras esti simpla anglismo ... tamen "works" en Esperanto ne estas "vorkoj", sed "laboraĵoj". Des pli pensige... ThomasPusch (diskuto) 16:32, 2 jun. 2017 (UTC)[Respondi]