Diskuto:Tradukilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ PIV2002, tradukilo estas 'programo, kiu tradukas de unu formala lingvo al alia, precipe programon skribitan en altnivela programlingvo al pli simpla lingvo, ĝenerale maŝinlingvo'. Oni ofte tradukas plurfoje. Ekzemple, kun GHC oni kutime tradukas de Haskelo al C per GHC mem kaj poste de C al asembla lingvo per GCC kaj poste de asembla lingvo al maŝinlingvo per asemblilo. Lingvano 21:30, 28. Sep 2005 (UTC)

Mi konkordas. Mi tuj renomos la artikolon al la tradukilo. --BACbKA 11:32, 4. Dec 2006 (UTC)