Diskuto:Universala Tempo Kunordigita

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

UTC estas mallongigo de "universala tempo kunordigita".

En kiu lingvo? Kio estas la longa versio en la rilata lingvo?

  • Laŭ la franca Vikipedio, ŝajnas la frazo venas de la angla "Coordinated Universal Time". -- Gabriel Beecham

Dankon! Sed strangete ke la mallongigo ne estas CUT.

La mallongigo estas kompromiso inter la franca 'Temps Universel Coordonné' (TUC) kaj angla 'Coordinated Universal Time' (CUT). Nek unu nek la alia -- ĉu ne vere esperanteca solvo? :) (Malpli bele, ĝi vere estas nur 'UT' ("Universal Time") plus 'C' ("Coordinated")...) --Brion VIBBER
Interese, redankon.