Diskuto:Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la Universitato de Kalifornio en Berkelio jam antaŭ dek jaroj diskutiĝis alinomigo for de la origine proponita nomo "Universitato de Kalifornio ĉe...", pri la Universitato de Kalifornio en San-Diego tio diskutiĝis nun, kaj la Universitato de Kalifornio en Santa Cruz ĉiam nomiĝis tiel en Esperanto. Tio fakte tre taŭgas, ankaŭ ĉi tie, ĉar la vorteto "ĉe" signifus ke la universitato situus proksime de, sed ne ene de la urbo, dum ĝi fakte estas en la urbaj limoj, do estas "en Los-Anĝeleso" (kiel konfirmas la artikola teksto). Mi tial nun provizore alinomigas la titolon al "Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso". Se iu havas tre fortojn argumentojn kaj referencojn, oni povas rediskuti la temon, sed ĝis nun ili ne videblas. Kaj stultus nun atendi pliajn dek jarojn ĝis iu decido. ThomasPusch (diskuto) 15:02, 2 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]