Diskuto:Variablo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial Variablo?[redakti fonton]

Al mi ŝajnas la vorto "variablo" malbonan esperantigaĵon. Kial "variablo"? Ĉu estas vorto varianta el "varii"?140.254.97.218 16:03, 26. Jun 2008 (UTC)

Efektive "variablo" povas esti konsiderata nur aparta novradiko sen rilato al "varii". Tamen eblas esprimi ĉi tiun koncepton ankaŭ surbaze de la oficiala radiko "varii": La Listo de simplaj samsignifaj vortoj rekomendas la vorton "varianto" (participo de "varii"), kiu estas tute logika en ĉi tiu signifo (kompreneble ĝi estas iom metafora, ĉar ne temas pri persono, sed ja la matematika lingvaĵo estas ĉiuokaze riĉa je metaforoj: "korpo", "ringo", "ideala" ktp estas matematikaj fakvortoj kun metaforaj signifoj). La Reta Vortaro ankaŭ listigas ĉi tiun signifon por "varianto", sed nomas ĝin arĥaismo. Ŝajnas al mi malnoble provi forpuŝi iun pli logikan formon el Esperanto stampante ĝin kiel "arĥaismon": Fakte Esperanto ne estas tiom vastskale uzata en fakaj kuntekstoj ke oni povas senchave paroli ĉe iuj maloftaj fakaj terminoj pri klara diferenco inter arĥaismoj kaj vivantaj vortoj: Ja ankaŭ la terminoj nomataj vivantaj estas nur malofte uzataj.
Verŝajne la kialo por la malakcepto de "vari·ant·o" en la senco de "variabl·o" estas ke ekzistas ankaŭ la unuradika vorto "varian·o" ("iomete diferenca redakcio de teksto"). Tamen tiun ĉi radikon oni povas eviti ankaŭ per la uzo de la radiko "varii": La listo de simplaj samsignifaj vortoj ĉi-kaze proponas la terminon "variaĵo". Uzi "vari·aĵ·o" kaj "vari·ant·o" surbaze de la radiko "vari·i" ŝajnas al mi multe pli klara kaj facila solvo ol havi tri apartajn radikojn "variant·o", "variabl·o" kaj "var·i", el kiu la unua povus esti miskomprenata kiel derivaĵo de la tria.
Mi nun listigas la alternativon "varianto" en la artikolo. Mi aldone proponas ke ni ŝanĝu la titolon al "varianto (matematiko)" (ĉe varianto ni tiam havu apartigilon, kaj la nuna artikolo "varianto" estu ĉe "variaĵo"). Ĉu iu kontraŭas? Marcos 12:03, 12. Dec 2009 (UTC)