Diskuto:Varmbotelo
Mi proponas, ke ni uzu la esprimon uzatan en ReVo: "varmbotelo". Ĝi estas pli rekte komprenebla ol la nuna "termoso". PIV rekomendas "termobotelo", sed aliflanke, ĝi mem mencias la eblon anstataŭigi la neoficialan (ŝajn)prefikson "termo" per "varm" (tiu ebleco estas menciata rilate al la vorto "termobanejo", sed ŝajnas al mi same bone aplikebla al ĉi tiu kazo, kion ja konfirmas la rekomendo de ReVo). Aldone, "varmbotelo" estas la nura formo uzata en la Tekstaro de Esperanto. Marcos 00:54, 25. Sep 2008 (UTC)