Diskuto:Viena klasikismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

oni precizu, ke temas pri klasika epoko en historio de muziko! Estas klasika epoko ankaŭ en literaturo , en pentrado, por ne paroli pri la ekstereŭropaj!

Vi ja pravas; sed ĉu plej bona estas "Muziko de la Klasika epoko", aŭ "Muziko de la Klasika epoko en Eŭropo", aŭ "Muziko de la Klasika epoko (Eŭropo)", aŭ "Klasika epoko (eŭropa muziko)", aŭ io alia? Ŝajnas al mi grava precipe tio, ke oni povu entajpi "Klasika epoko" (ĉar laŭ mia scio ĝuste tiu termino kaj ne pli apartiga estas uzata en la fako) kaj iel trafi la celitan artikolon; tion povus sekvi, ke ni evitu "Klasikisma muziko" kaj "Klasikepoka muziko" (kiun mi tamen preferas) ks.

Aparta demando estas tio, ĉu oni parolu pri "eŭropa klasika muziko" (ĉar Eŭropo estas ĝia naskiĝloko), "okcidenta klasika muziko" (pro la amerikanoj kaj afrikanoj), aŭ "eŭropdevena klasika muziko" (pro kontribuoj ankaŭ de la azianoj kaj aŭstralianoj)? Ŝajnas al mi preferinda la unua pro ĝia malpezeco kaj plursenceco, sed mi ne tute konvinkiĝis.

Persone mi voĉdonus por "Klasika epoko (eŭropa muziko)" kaj por ke oni atingu ĝin facile la plej bone estus bone meti la ligojn kaj titolojn tiajn en la artikolo Klasika muziko. Por la klasika epoko ne utilas distingi Eŭropo kaj Okcidento, ili egalis ĉu ne ? Eble la titolo "Klasika muziko" simple por la Eŭropdevena klasika muziko eblus (kaj estu pli oportuna al la serĉontoj), ĉar kvakam oni povas difini ne eŭropajn klasikajn muzikojn, la termino ne tro ofte uzatas por tiuj, kaj kiam oni diras "klasika muziko" sen precizi oni pensas al la eŭropa.

(Eliott)


Sed mi ekkonscias ke alia artikoltitolo jam estis preta en la plena artikolo Klasika muziko: Viena klasikismo , kiu fakte egalas al tiu ĉi "Klasika epoko" ĉu ne estus la plej bona solvo finfine ? (Eliott)

"Viena Klasikismo" ŝajnas ankaŭ al mi tute ne malbona, kaj mi ne disputos se oni fine elektos tiun nomon por la artikolo, sed tamen via antaŭa elekto "Klasika epoko (eŭropa muziko)" ŝajnas al mi iom pli internacia: oni trovas en la portugala vikipedio la artikolon "pt:Era clássica", en la pola "pl:Klasycyzm w muzyce", en la franca "fr:Musique de la période classique", kaj en la angla "en:Classical music era"; sola escepto estas la germana "de:Wiener Klassik". Tial mi mem preferas ne renomi la artikolon duan fojon. Pli evidente farinda afero estas forigado de tiu ĉi anstataŭigita artikolo; ĉu iu povas helpi min pri tio? --znusgy