Diskuto:Vieno (apartigilo)
Etoso
Ĉu eblas movi "Wien" al "Vieno", anstataŭ la nuntempa, inversa alidirekto?
Kialoj:
- preskaŭ ĉiuj paĝoj ligilas al "Vieno", ne al "Wien" en la Esperant-lingva Vikipedio (vidu: "Ligiloj ĉi tien"),
- ankaŭ en la pli novaj paĝnomoj "Vieno" estas uzata (ekz. Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno),
- ankaŭ la aliaj urbonomoj estas en Esperanta formato (ekz. Parizo, Berlino, Londono ktp.).
Dum paĝo "Vieno" ekzistas kun alidirekto, ŝajnas, ke la (laŭ mi) pli ĝusta movo ne eblas. Ĉu oni devas unue forigi la paĝon "Vieno", por movi "Wien" ĉi tien?
--Adam78 20:56, 1. Sep 2004 (UTC)