Diskuto:Virseksulo kiel normo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi, la artikolo estu renomita al "virseksulo kiel normo". La vorto "virseksulo" estas tute bona kaj estis uzita en la Zamenhofa "Malnova Testamento", sed malsimile al la vorto "viro", la vorto "virseksulo" estas aĝe neŭtrala, dum la vorto "viro" estas plenkreskula. "Virseksulo" signifas tion saman kion signifas la neoficiala Esperanta "masklo" kaj la angla "male". Ekzemple knabo ne estas viro sed li estas virseksulo (=masklo).