Diskuto:Vojaĝo al Kazohinio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Originala lingvo?[redakti fonton]

Saluton! En tiu artikolo oni legas, ke la verko estas originala literaturo. Tamen tuj poste la artikolo diras, ke la verko estis unue publikigita en la hungara. Do kio estas la vera koncepto de originala literaturo? Ĉu tiu verkita rekte en esperanto aŭ (ankaŭ) tiu verkita de esperantisto eĉ se unue en sia lingvo, sed poste esperantigita? Depende de tiu koncepto, la atikolo devas esti korektita. -- Fernando Maia Jr. 13:45, 17. Okt 2007 (UTC)

La saman problemon mi plurfoje vidis pri la verko "La Ŝtona Urbo" de Anna Löwenstein, kiun multaj esperantistoj nomas "originala", kvankam ĝi estis verkita unue angle, kaj poste tradukita de Löwenstein mem.
Mi ne tute kontraŭas, ke foje homoj nomas originalaj tiajn verkojn tradukitajn de la verkistoj mem. Sed en enciklopedio ni evitu la priskribon "originala" por tiaj verkoj, ĉar tio povas konfuzi la legantojn. Anstataŭe, ni simple menciu la nedubeblajn faktojn: Ke la verko estis origine alilingva, sed tradukita al Esperanto de la verkisto mem. Marcos 18:44, 17. Okt 2007 (UTC)
Ĉu oni povas paroli pri "traduko", kiam la aŭtoro mem reverkas ion propran uzante alian lingvon ? Imagu ke iu tradukas la anglan version de "la ŝtona urbo". Ĉu oni konsideros samgrade la rezulton kompare kun la versio de la aŭtorino mem, eĉ se ĝi pli bonas ? Cetere, en kazoj de verkoj tiaj kiaj "La ŝtona urbo" aŭ "Vojaĝo al K." oni ne mencias "traduko de XX" kiel oni faras por vera traduko. Por mi, temas ja pri originalo samgrade kiel oni ne povas paroli pri kopio kiam pentristo reverkas pentraĵon, foje grandkvante, kiel la sunfloroj de Van Gogh. Alia kazo: kiam Waringhien publikigis siajn "Galantaj gravurojn" li samtempe publikigis dulingvajn versiojn de 6 poemoj. Kiu versio estas la originalo ? Kaj por fini, kiam aŭtoro publikigas verkon en esperanto "originale", ĉu oni certas ke ŝi/li ne unue skribis ĝin en sia denaska lingvo (aŭ alia lingvo cetere) sen ĝin eldoni ? En tiu kazo ĉu oni rajtas paroli pri originalo ? Ĉu originalo rilatas al la nocio de "unue publikigita" (= premiero) ? Por mi, verko kia "La ŝtona urbo" estas en si mem originalo, pro la fakto ke ĝi fontas originale el unu cerbo, kaj estas versioj, nome la angla originalo kaj la esperanta originalo.
Pri la rimarko de Marcos : Anstataŭe, ni simple menciu la nedubeblajn faktojn: Ke la verko estis origine alilingva, sed tradukita al Esperanto de la verkisto mem. Ĉu vi certas ke tio estas nedubebla fakto ? Ĉu vi certas ke la aŭtoro ne verkis unue en esperanto, kaj nur poste en la hungaran (do "tradukante la esperantan"), eĉ se ĝi eldoniĝis antaŭe (vidu la lastan ĉapitron de la artikolo)?
Mi proponas tiun formon, kiu laŭ mi povas konfuzi neniun (eĉ Sud-korean lernanton): Vojaĝo al Kazohinio estas originala romano verkita de Sándor Szathmári en la hungara lingvo, kaj en Esperanto. La hungara versio aperis en 1941 kaj la Esperantan eldonis SAT en 1958, kiu senŝanĝe ĝin reeldonis en 1998; kiun mi tuj metas, ĉar ja estas la principo mem de Vikipedio kuraĝi plibonigi tion, kio aperas ne tute kontentiga. En la nuna formo, ne malkontigas min la uzo de la vorto "originalo", sed la fakto ke nenio klare indikas, ke la hungaran version skribis Sandor mem. --Ssire 00:32, 18. Okt 2007 (UTC)
Mi ne ĝuste memoras, sed ŝajnas al mi, ke en la antaŭparolo la aŭtoro nomas la esperantan version "vera originalo". Tamen la originaleco de la e-a versio estas iom dubinda pro tio, ke en la libro ekzistas fragmentoj, kiuj neniam estis publikitaj en E-o.Sxak (diskuto) 06:51, 8 Dec. 2014 (UTC)

problemo el ekstera ligo[redakti fonton]

La ekstera ligo "Vojaĝo al Kazohinio (pdf)" ligas al misfarita PDF dokumento (kun perditaj kaj ripetitaj ĉapitroj). Kiel oni informus la aŭtoron? 59.32.141.216 09:39, 23 Nov. 2011 (UTC)

Mi skribis ankaŭ pri tio en la diskutpaĝo al tiu vikipediisto, kiu aldonis tiun ligilon, sed li plu silentas jam kelkajn semajnojn. Sed feliĉe en la reto ekzistas alia skanita verio de tiu libro. --Sxak 09:59, 23 Nov. 2011 (UTC)