Diskuto:Vulkano (geomorfologio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Vulkano)

Yellowstone[redakti fonton]

Kara Petro, Mi tute ne celis malkonsenti kun via uzo de "jam ne plu"! (Mi komprenis ĝin signife simila al "ĉesis". Ĉu mi eraras en tia interpreto?)

Mia celo estis subfosi eblan sugestian efikon de "ne ... aktiva" pensigi ke Yellowstone estas ne danĝera. Pro tio mia kaŝita klarigo: "fakuloj atendas grandegan erupciadon tie iam ajn". Mi konsentas ke mia uzo de "nun" fuŝe ne trafas tiun celon. Kulpas troa rapido, troa laceco, aŭ troa mi-ne-scias-kio.

( Parenteze: Mi tamen legis la de vi rekomenditan paĝon. En (multaj?) diversaj gramatikaj libroj (kaj en PIV) oni legas kaj mi konsentas ke vervalore

  1. jam ne = ne ankoraŭ = ne plu, kaj ke "ne ankoraŭ" estas malaprobata
  2. ankorau ne = ne jam = ne VERBO ankoraŭ = plu ne, kaj ke "ne jam" estas malaprobata PAG §90 Rim IV.
  3. la speco ago/stato, aspekto kaj tempo de la verbo kaj la atendoj kaj deziroj de la parolanto influas tion, kiun esprimon preferi.

La ellaboro de la tria punkto estas subtila kaj la plej malkonsentebla, ĉu prave, ĉu ne. Kvankam mi ofte evitas la malaprobitajn suprajn kolokvojn (mi ankaŭ emas eviti meti "ankoraŭ" post la verbo, uzaĵo kiu ŝajnas al mi arĥaiĝanta), mi malemas korekai kondiĉe ke la signifo obeas la suprajn ekvaciojn. )

Koncerne la danĝeron de Yellowstone mi tradukas la jenon el la artikolo pri Yellowstone en la anglalingva Wikipedia ĉe en:Yellowstone National Park#Geology:

...
La kaldero Yellostone estas la plej granda vulkana sistemo en Norda Ameriko. Oni nomas ĝin supervulkano ĉar la kalderon formis escepte grandaj eksplodaj erupcioj. La nunan kalderon kreis kataklisma erupcio kiu okazis antaŭ 640 000 jaroj kaj ellasis 1 000 km³ da cindro, roko, kaj piroklastaĵoj. Tiu erupcio estis 1 000 oble pli granda ol tiu de monto Saint Helens. Ĝi faris krateron preskaŭ 1 km profundan kaj 85 per 45 km arean ... La plej violenta konata erupcio, kiu okazis antaŭ 2 100 000 jaroj, elĵetis 2 450 km³ da vulkanaĵo ... Malpli granda erupcio elĵetis 280 km³ da materiolo antaŭ 1 200 000 jaroj, ...
Ĉiu el la tri klimaksaj erupcioj elasis vastajn kvantojn da cindro kiuj kovris multe da centra Norda Ameriko ĝis distanco de multaj centoj da mejloj. Tiu kvanto da cindro kaj gaso verŝajne kaŭzis gravajn efikojn sur la mondan klimaton ekstermante multajn speciojn precipe en Norda Ameriko.
Posta malĉefa klimaksa erupcio okazis antaŭ 160 000 jaroj ... Poste, du malpli grandaj erupciaj cikloj, la lasta okazinta antaŭ ĉirkau 70 000 jaroj, subterigis multon de la kaldero sub dikaj tavoloj de lafo-flouj.
Ĉiu erupcio fakte estas parto de erupcia ciklo kiu klimaksas per la kolapso de la plafono de parte malplenigita magma ĉambro (truego). Tio kreas krateron, nomitan kaldero, kaj liberigas vastajn kvantojn da vulkanaĵo, kutime tra fendoj ("fissures") kiuj ĉirkaŭas la kalderon. La periodo inter la lastaj tri kataklismaj erupcioj gamas de 600 000 ĝis 900 000 jarojn, sed la malgranda nombro da klimaksaj erupcioj ne uzeblas por prognozi estontajn erupciojn.
...
En 2003 ŝanĝoj en la Norris Geyser Basin rezultigis portempan fermon de iuj marŝpadoj en la baseno. Novaj fumeroloj observiĝis kaj kelkaj gejseroj spertis plian aktivadon kaj altiĝantajn temperaturojn de akvo. Kelkaj gejseroj iĝis tiel varmegaj ke ili komencis ellasi nur vaporon; la akvo estis superhejtita kaj ne povis normale erupcii. ... La dekan de marto 2004 biologo malkovris 5 mortintajn bisonojn kiuj evidente enspiris venenan geoterman gason kaptitan en la Norris Geyser Basen de sezona atmosfera renverso ("inversion"). Tion baldaŭ sekvis pliiĝo de tertremoj en aprilo 2004. En 2006 raportiĝis ke la Mallard Lake Dome kaj la Sour Creek Dome -- areoj en kiuj de longe okazas gravaj ŝanĝiĝoj en tera movado -- leviĝis po 4 ĝis 6 cm jare ekde 2004. Tiuj eventoj kaŭzis multan gazetar-atenton kaj konjektadon pri la geologia estonteco de la regiono. Fakuloj respondis al la konjektado ke ne estas pliiĝo da risko de vulkana erupcio en la baldaŭa estonteco.
Yellowstone spertas milojn da malgrandaj tertremoj ĉiujare, preskaŭ ĉiuj el kiuj nesenteblas de la ĝenerala publiko. Okazis 6 tertremoj de grado 6 aŭ pli dum historiaj tempoj, inkluzive de tertremo de magnitudo 7.5 kiu okazis tuj ekster la nordorienta parto de la parko en 1959. ... Dum tri monatoj en 1985, 3 000 malgrandaj tertremoj detektiĝis en la nordokcidenta parto de la parko, kion oni nomis tertrema svarmo, kaj atribuis al malgranda malleviĝo de la kaldero Yellowstone. [mia grasigo]

Resume, kvankam la afero ne perdigas al mi dormon, kaj kvankam la difino de aktiva varias, mi opinias ke estas mispensige simple diri, ke Yellowstone ĉesis esti aktiva.

Amike, Bill O'Ryan 03:22, 27. Apr 2007 (UTC)

Usonanoj ŝategas atendi katastrofojn...--Jean-François Clet 17:48, 12. Okt 2009 (UTC)

ADLS-diskuto[redakti fonton]

proponita de --Petr Tomasovsky 14:11, 25. Apr 2007 (UTC)

  • Por:
  1. Por Por: Perfekta artikolo pri bone elektita temo!!! Alaŭdo ۩ 17:26, 25. Apr 2007 (UTC)
  2. Por Por: Tre interesa kaj riĉ-enhava artikolo Eric Coffinet 2007-04-25 17h35 UTC
  3. Por Por: Bonega artikolo! Mi sugestis kelkajn poluretojn, kaj enlasis kelkajn kaŝitajn demandojn. Esperinde ankaŭ aliaj zorge kontrolos antaŭ ol fermiĝos la balotado. Bill O'Ryan 03:25, 26. Apr 2007 (UTC)
  4. Por Por: Jes, bonega artikolo! Kvankam ankoraŭ ne ĉion mi legis... Ĉu iu povus aldoni tradukon de la tekstoj al jena bildo? Farita!
    Bea 08:24, 26. Apr 2007 (UTC)
    1. Por Por: Dankon al Petro pro tiu brila artikolo. Thomas Guibal 16:53, 4. Maj 2007 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:

Komentoj:

Mi konsentas, ke ĝi estas interesa kaj riĉ-enhava, sed laŭ mi la lingvaĵo estas foje malklara kaj foje ne ekzemplodona. Mi jam iomete redaktis la unuan enkondukon, sed laŭ mi necesus ankoraŭ poluri la reston. Mi ŝanĝos mian kontraŭan voĉon al pora voĉo, se oni igos la lingvaĵon pli klara kaj ekzemplodona. Marcos 00:22, 26. Apr 2007 (UTC)
Intertempe la lingvaĵo pliklariĝis, pro kio mi forprenis mian kontraŭan voĉon. Sed restas kelkaj malklaraĵoj. Marcos 20:32, 27. Apr 2007 (UTC)
Multaj "neklaraĵoj" aperas pro tio, ke kelkaj el ni ĝis nun ŝajne ne konsciis diferencojn inter uzo de unuopaj prepozicioj ktp. "konsisti en, konsisti el, akuzativo post prepozicioj (ili estas metataj tien en la frazojn, kiam ni povas demandi KIEN kaj la respondo sonas TIEN), do tio estas klara por mi (Aŭ ĉu oni opinias, ke mi verkus ion kaj mi ne komprenus al la tradukata enhavo?). Mi rekomendas do studi ankaŭ literaturajn esprimojn de aliaj esperantistoj kaj unue eĉ dufoje tralegi kaj enpensiĝi pri la uzitaj vortoj kaj nur poste kritiki (kaj poste skribi "mi ĝin nun ne konsciis tion...). Pro via kompreno dankas la stulta --Petr Tomasovsky 04:18, 28. Apr 2007 (UTC)
Laŭ mi, la artikoloj de Petro ĉiam estas verkitaj en alta kaj bonega (absolute neniel stulta!) literatura stilo. Ili plene valoras la penon de detala sugestado, se, kaj kiam, oni sentas ion plibonigebla. Ili ne meritas misteran neklarigitan plendon ke estas "kelkaj malklaraĵoj". Mi tre bedaŭras ke niaj sugestoj, "korektoj", aŭ komentoj iĝis tiel ĝenaj. Miaflanke, mi ja sufiĉe ofte faras stultaĵojn! Bill O'Ryan 07:58, 28. Apr 2007 (UTC)
Mi pardonpetas pro tio, ke mia origina kritiko estis tiel malpreciza. Tamen la lingvaj kaj stilaj ŝanĝoj kiuj okazis ekde tiu komento montras ke la artikolo tiutempe ja estis ankoraŭ lingve kaj stile polurinda, kaj ke estis tre granda diverseco en la polurindaj esprimoj, tiel ke ne eblis sen granda tempomalŝparo precizigi mian komenton.
Mi ankaŭ pardonpetas pro tiu fuŝa redakto miaflanke (rilate "konsisti en" kaj "konsisti el"), kiun mi malfaris post helpa klarigo de Bill O'Ryan. Kompreneble mi ne perfekte regas la bonan stilon de Esperanto; sed mi kredas ke neniu el ni perfekte regas ĝin, pro kio gravas ke ni helpu unu al la aliaj kaj redaktu la artikolojn verkitajn aŭ tradukitajn de aliaj. Mi ĝenerale ĝojas kiam alia Vikipediisto plibonigas la stilon de artikolo de mi verkita, kaj pozitive respondas al tio. Mi ŝatus se Petro ankaŭ pli pozitive respondus al redaktoj de liaj artikoloj. La fakto ke inter tiuj redaktoj estis unu fuŝo, kiu tuj poste estis forigita denove, vere ne estu kialo por entute nei la polurindecon de la origina versio de la artikolo. Marcos 13:24, 29. Apr 2007 (UTC)

La termino plumo por "supreniĝanta kolono da fumo" ŝajnas al mi kopio de la angla nomo (plume), kiu venas de la franca "plumet" [plüME]: (plutufo): tie estas ornamaĵo por ĉapelo ankaŭ nomata "panache " [paNAŜ]: Ĉu ni diru "mantela (aŭ lafa, magma) plumtufo", aŭ rigardu kiel sufiĉa la vorton "diapiro" ?
--Jean-François Clet 17:45, 12. Okt 2009 (UTC)