Diskuto:Zango

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Helppaĝo pri citaĵoj kaj fontindikoj estas bezonata —La komenton aldonis, sen subskribo, Dgarciaf (diskuto • kontribuoj) 2011.07.30

Vi pravas, se tia helpo mankas ni devas provizi ĝin. Estas evoluo en Vikipedio, ke ni nun volas ke ĝi estu neŭtrala, objektiva kaj menciu nur pruveblajn faktojn. Tial nepre estu fontindiko por ĉiuj asertoj. Fonto estas ĉiu ajn fidinda informilo, ĉu en la reto, ĉu papera, ĉu aliforma (sonarkivo, ...) ekstera al Vikipedio, kiu ebligas kontroli ke la asertoj estas veraj. Ekzemple koncerne zangon, mi neniam aŭdis pri ĝi antaŭe, kaj ne povis kontroli ĉu temas pri fantaziaĵo imagita de unuopulo, ĉu pri vera fakto pruvebla kaj kiun mencias aliaj fontoj. Nu, ĉar vi nun provizis plurajn eksterajn fontojn, mi emas kredi ke jes estas fakto. --Arno Lagrange @ 05:01, 1 Aŭg. 2011 (UTC)
Vi pravas, la noto pri helpaĝo estis fakte por sinmemorigi! Mi volas ankaŭ alŝuti freŝajn fotjaxojn de la ludo, faritaj dum esperanto-kulturtago organizita de Esperanto Klubo Sankta Rita en Kinŝaso je la dimanĉo 24a julio, sed mi atendas la nomojn de la fotistoj. Mi ankoraŭ estas eterna komencanto ĉe Wikipedia Dgarciaf 08:37, 2 Aŭg. 2011 (UTC)