Diskuto:Zaratuŝtro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas movi la paĝon al Zaratuŝtro, pro tio ke tiu formo estas la plej rekta transskribo el la originala lingvo. Ankaŭ, vidu la alilingvajn ligilojn - certe la plejmulto ankaŭ uzas formon kun "Zara-" anstataŭ "Zoro-" - eĉ la greka lingvo, kiu estis mem la fonto de la "Zoro-" formo! Jes, ĝis nun estas kutimo en Esperanto uzi la pli "Okcidentan" formon, sed ĉu tio vere taŭgas en la hodiaŭa mondo? Kial ni konsentus traduki persan nomon tra antikva greka formo? Ofte pri vortdisputoj mi voĉas favore al la tradicio, sed ĉi-kaze, mi kliniĝas favore al pli principe-gvidata formo, Zaratuŝtro. Kiel opinias aliuloj?

Vidu ankaŭ Diskuto:Mahometo

Keldan 00:04, 30. Okt 2005 (UTC)

Bone, jam pasis pli ol du semajnoj sen komento. Se pasos tria sen kontraŭo, mi movos la paĝon al "Zaratuŝtro".
Keldan 17:03, 14. Nov 2005 (UTC)