Diskuto:Zepelino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

De la franca?[redakti fonton]

De kie vi trovis ke Zepelino venas de la franca dirigeable  ? Mi ne vidas kiel unu vorto povis naskis la alian. Ĉu ne pli ĝuste vanas de la familinomo de germana inĝeniero ? -- ArnoLagrange 06:40, 19. Jun 2003 (UTC)

Laŭ PIV2, zepelinoj estas nur la rigidaj aerŝipoj. -- :) 22:31, 23. Jun 2003 (UTC)

Neesperantlingva teksto[redakti fonton]

La neesperantlingvan tekston mi forigas al diskutpaĝo. -- ArnoLagrange 07:07, 25. Jun 2003 (UTC)

Specoj (sistemoj) de zepelinoj[redakti fonton]

En tiu ĉapitro la Zepelinoj estas dividitaj en tri konstrusistemojn: mola sistemo, duonmalmola sistemo kaj malmola sistemo. Mi vidas tri erarojn en tio: Unue, tio estas specoj de ĉiuj aerŝipoj, do aerŝipoj ĝenerale, ne de Zepelinoj. Due, la originaj Zepelinoj nur apartenis al la lasta kategorio. Hodiaŭ la firmao konstruas ankaŭ la unuan, miascie tamen oni neniam konstruis la mezan tipon. Kaj trie, la tradicia terminologio - kaj tio de Esperanto kaj tio de la naciaj lingvoj - ne distingas tri gradojn de moleco, sed tri gradojn de rigideco (malmoleco).

La nomoj do estas rigida aerŝipo, semi-rigida aerŝipo (aŭ duonrigida) kaj nerigida aerŝipo (aŭ blimpo). Tiel jam en la Aeronaŭtika Terminaro de E. D. Durrant, 1941. --Bel Air (diskuto) 16:57, 17 Apr. 2014 (UTC)