Dietikon (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Dietikon)
Distrikto Dietikon
Blazono de Dietikon
Limato kun Dietikon
Mapo de la distrikto Dietikon
district of the canton of Zürich
Kantono Zuriko
Ĉefloko Dietikon
Koordinatoj  47° 24′ N 8° 24′ O / 47.400 °N, 8.400 °O / 47.400; 8.400 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ N 8° 24′ O / 47.400 °N, 8.400 °O / 47.400; 8.400 (mapo)
Nombro de loĝantoj 75675 (2007-12-31)
Areo 60,06 km²
Loĝantardenseco 1259,99 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0111
vdr


La distrikto Dietikon estas urbeca distrikto en Nordokcidento de la Kantono Zuriko, kiu konsistas pli-malpli el la zurika Limatvalo. La distrikto havis 75675 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Historio[redakti | redakti fonton]

La distrikto estis kreita la 1-a de julio 1989 per disiĝo de la distrikto Zuriko. La disiĝon subtenis ĉiuj partioj, sed en la baloto la loĝantoj de la koncernitaj komunumoj kontraŭstaris. Pro tio estis lanĉita popoliniciativo, kiu tamen en la dua voĉdono en marto 1988 klare malsukcesis. La fondiĝo de la nova distrikto per tiu procedo tamen prokrastiĝis de 1986 al 1989.

La unua guberniestro de la nova distrikto estis inter 1989 kaj 2001 Werner Pagnoncini (Radikal-Demokrata Partio de Svislando). Ek de 2001 la oficon plenumigas lia sampartiano Adrian Leimgrübler.

Propran tribunalon la distrikto Dietikon posedas nur ek de aŭgusto 2008. Ĝia sidejo provizore ankoraŭ estas ĉe la distrikta tribunalo de Zuriko ĉe Wengistrasse 30 en 8026 Zuriko.

Listo de la komunumoj de la distrikto Dietikon[redakti | redakti fonton]

La distrikto Dietikon konsistas el 11 komunumoj (stato en la jaro 2011), de kiuj ĝia ĉefurbo Dietikon estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Poŝtkodo Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunuma
kodo
Aesch ZH 8904 Aesch ZH 1001 5.24 0241
Birmensdorf ZH 8903 Birmensdorf ZH 5832 11.38 0242
Dietikon 8953 Dietikon 23106 9.33 0243
Geroldswil 8954 Geroldswil 4568 1.91 0244
Oberengstringen 8102 Oberengstringen 6251 2.13 0245
Oetwil ĉe Limato 8955 Oetwil ĉe Limato 2288 2.76 0246
Schlieren 8952 Schlieren 15212 6.58 0247
Uitikon 8142 Uitikon 3844 4.38 0248
Unterengstringen 8103 Unterengstringen 3246 3.32 0249
Urdorf 8902 Urdorf 9052 7.62 0250
Weiningen ZH 8104 Weiningen 4172 5.41 0251
Totale 11 78572 60,06 0111

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]