Distrikto Primiero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La distrikto Primiero (germane: Bezirk PrimieroBezirk Primör; primiere: distret de Primier) estis distrikto de Aŭstra imperio[1]. Ĝia teritorio enhavis hodiaŭajn valojn de Primiero, Vanoi, kaj komunumon Sagron Mis. La ĉefurbo de ĉi tiu distrikto estis Fiera di Primiero (Markt Primör).

La distrikto Primiero estis forigata pro la konkero de suda kaj centra Tirolo de la italaj post la Unua mondmilito. Ĝi estis disigata en ok komunumojn (la samaj kiuj ekzistas hodiaŭ): Canal San Bovo, Imèr, Mezzano, Transacqua, Fiera di Primiero, Tonadico, Siror, kaj Sagron Mis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]