Saltu al enhavo

Distrikto Sępólno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Sępólno
Pola nomo Powiat sępoleński
Flago Blazono
Situo en regiono
distrikto
Provinco Kujavio-Pomerio
Ĉefurbo Sępólno Krajeńskie
Kvanto de komunumoj:
    urbaj -
    urbo-kampaj 3
    kampaj 1
Urbeco 42,27
Areo 790.86 km2
Loĝantaro 39078 (en 2023)
Loĝdenso 49/km2
Aŭtokodo CSE
TERYT 6.04.05.13.00.0
Estro Stanisław Drozdowski (ekde kiam?)
Adreso de estraro ul. Kościuszki 11
Poŝtkodo de estraro 89-400
Telefono de estraro 52 388-13-00
Fakso de estraro 52 388-13-24
Retpaĝaro de distrikto http://www.powiat-sepolno.pl
vdr

La distrikto Sępólno - pole powiat sępoleński - estas distrikto en la provinco (vojevodio) Kujavio-Pomerio de Pollando. Administra centro estas la urbo Sępólno Krajeńskie [sɛmˈpulnɔ kraˈjɛɲskʲɛ] (historie ankaŭ germane Zempelburg in Westpreußen, aparte inter 1772 kaj 1807 kaj de 1815 ĝis 1920, kiam la loĝloko kiel la ĉirkaŭa regiono apartenis al la reĝlando Prusio, interrompite de 8 jaroj da franca okupo kiam la regiono apartenis al la napoleona duklando Varsovio) . Fine de 2023 en la distrikto vivis 39 078 loĝantoj sur areo de 790,86 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 49 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Bydgoszcz, Distrikto Nakło, distrikto Tuchola, distrikto Chojnice, distrikto Człuchów, distrikto Piła kaj distrikto Złotów.

Membraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La membraj komunumoj de la distrikto krom la centra urbo Sępólno Krajeńskie kaj koncerna komunumo (pole kun antaŭmetita nomero gmina, historie ĝis 1920 germane Gemeinde Zempelburg) estas aldone la kampara komunumo Sośno (Sossnow) plus urbaj-kamparaj komunumoj Kamień Krajeński (Kamin) kaj Więcbork (Vandsburg).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


la lago de Sępólno (Jezioro Sępoleńskie, ĝis 1920 Zempelburger See)