Distriktoj de Kantono Friburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distriktoj de Kantono Friburgo

Surbaze de la kantona konstitucio de 1848 la Kantono Friburgo estas administre subdividita en 7 distriktojn. Reformprojekto por malgrandigi la nombron kaj reordigi la administran dividon en la jaro 2010 devis esti forlasita por tro granda rezisto de la loĝantaro.

Distrikto
(germana/franca)
Loĝantaro
(2010-12-31)
Areo
in km²
Ĉefloko Nombro da
komunumoj
Lingvo Kodo
Brojo 26525 173.87 Estavayer-le-Lac 30 franca 1001
Glano 20708 168.73 Romont 19 franca 1002
Grejerco 46414 489.20 Bulle 26 franca¹ 1003
Sarino 94849 216.50 Friburgo 36 franca/germana 1004
Lagodistrikto 32911 145.87 Morato 26 franca/germana 1005
Sense 41113 265.23 Tafers 19 germana 1006
Vevejso 15972 134.23 Châtel-Saint-Denis 9 franca 1007
Totale (7) 278 493 1593.63 Friburgo 165 franca/germana

¹ (franclingva kun unu sola germanlingva komunumo, nome Jaun)

Kantono Fribugro havas lagosurfacon de 77,03 km², kiu ne estas konsiderata kiel areo de la distriktoj (Lago de Grejerco 9,29 km², parto de la Lago de Neŭŝatelo 53,29 km² kaj de la Lago de Morato 14,45 km²).