Dividaĵo Norda Asamo
La Dividaĵo Norda Asamo - angle North Assam Division - estas unu el kvar administraj dividaĵoj de la federacia ŝtato Asamo de Barato. Ĝi jure gvidiĝas per komisiito (angle commissioner), kiu oficas en la urbo Tezpur. La dividaĵo konsistas el la kvin distriktoj Udalguri, Darrang, Sonitpur, Nagaon kaj Morigaon.