Dmitro Pavliĉko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dmitro Pavliĉko

PAVLIĈKO Dmitro ukraine Дмитро Павличко (nask. 1929) - poeto, literaturologo, tradukisto, diplomato.

Naskiĝis en Ivano-Frankivska provinco, diplomiĝis en Lviva Universitato pri filologio. Laboris en literaturaj fakoj de Lviva teatro de juna spektanto kaj de Kijiva Dovĵenka kinostudio. Redaktis revuojn "Ĵovtenj" kaj "Vsesvit" (1971-78). Ambasadoro de Ukrainio en Slovakio kaj Pollando. De 2005 - parlamentano.

La unua poem-kolekto "Amo kaj malamo" aperis en 1953. Lian poemon "Du koloroj" (Esperanta traduko de V. Melnikov) oni delonge konsideras kiel popol-kanto. Verkis multajn literaturologiajn artikolojn. Tradukis de la angla (sonetojn de Ŝekspiro), bulgara, hispana.