Dojeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dojeno (el la franca doyen, el la latina ¨decanus) estas persono, kiu estas la plej malnove akceptita en kompanio, korporacio k.s., ekz. la dojeno de diplomataro (diplomata korpuso) en Londono, la dojeno de la kardinaloj.[1]

Kutime temas pri la plej aĝa persono en la organizo, sekve dojeno fariĝas sinonimo de plejaĝulo, ekz. dojeno de la profesoraro.

En kelkaj korporacioj estas dojeno eĉ speciala rango, posedanta certajn privilegiojn laŭ la statuto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]