Dolna Orjaĥovica
Dolna Orjaĥovica | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Lando | Bulgario | ||
Provinco | Veliko Tarnovo | ||
Poŝtkodo | 5130 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 227 (2008) | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 9′ N, 25° 44′ O (mapo)43.15652125.739149Koordinatoj: 43° 9′ N, 25° 44′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 99 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Dolna Orjaĥovica (cirile Долна Оряховица) estas urbeto en norda Bulgario. La urbeto estas parto de la nuna komunumo Gorna Orjaĥovica (Горна Оряховица) kaj de la provinco Veliko Tarnovo. En 2008 la urbeto havis 3227 loĝantojn.
Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]
En Dolna Orjaĥovica la 17-an de aprilo 1870 naskiĝis kaj poste la plejparton de sia vivo logis Ĥristo Popov, unu el la pioniroj de Esperanto en Bulgario. Li estis instruísto en lernejo de la urbeto kaj fariĝis aŭtoro de lernolibro, aperinta en 1895. Kune kun Georgi Oreskov, li verkis la librojn "Plena manokonduko por ellerno de la internacia lingvo Esperanto" kaj "Plena vortaro[rompita ligilo] de la lingvo internacia Esperanto. Parto 1-a, Esperanta-bulgara", ambaŭ eldonitaj en 1900.
