Dolský mlýn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolský mlýn
muelejo
Dolský mlýn
Oficiala nomo: Dolský mlýn
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Municipo Kamenická Stráň
Historia regiono Bohemio
Parto de Ravinoj de Kamenice, Bohema Svislando
Situo Dolský mlýn
 - koordinatoj 50° 50′ 55″ N 14° 20′ 51″ O / 50.84861 °N, 14.34750 °O / 50.84861; 14.34750 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolský mlýn (České Švýcarsko)
Portalo pri Ĉeĥio
Akva rado

Dolský mlýn estas eksa muelejo situanta en Ĉeĥio, en Nacia parto Bohema Svislando proksime de kunfuejo de riveroj Kamenice kaj Jetřichovická Bělá, proksimume 1,2 km oriente de Kamenická Stráň, en kies katastron ĝi apartenas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencioj pri la muelejo devenas el la jaro 1573. Temis pri trirada muelejo, dum kio du radoj movigis mueligan ekipaĵon kaj la tria segilon. Ekde la jaro 1696 ĝis la jaro 1910 la muelejo estis posedaĵo de familio Pohlidoj. Tiuj kelkfoje alikonstruis ĝin, en la jaro 1727 baroke, pli poste ankoraŭ en la jaroj 1819 kaj 1845.

Rilate al tio, ke Kamenice estis eluzata al flosigado de ligno, la posedantoj ne povis en tiu ĉi tempo forkonduki la akvon en akvokondukejon kaj do ili ne povis mueligi. Tio ĉi estis kompenzata al la posedantoj per rajto produkti bieron kaj brandon. Ĉirkaŭaĵo de Dolský mlýn ankaŭ vivigis per turismo post tio, kiam en la jaro 1881 estis komencita transporto sur ŝipetoj en Kanjono de Ferdinando inter Srbská Kamenice kaj Dolský mlýn.

La muelejo estis post la jaro 1945 forlasita kaj ekde tiu tempo ĝi ruiniĝas. La konstruaĵo estas nur torso el perimetraj muroj. El la ceteraj konstruaĵoj restis nur jam fundamentoj. La muelejon eblas en sia funkcia aspekto vidi en filma fabelo Pyšná princezna, kie estas filmero al la tuta konstruaĵo eĉ kun la akvokondukejo. Pli poste jam en tre dezertiĝinta aspekto ĝi aperis en vico de pluaj filmoj kiel Peklo s princeznou, Ztracený princ, Čertova nevěsta, Pravý rytíř.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]