Domaŝin
Domaŝin | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Ukrainio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 89021 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 58′ N, 22° 33′ O (mapo)48.96916666666722.551944444444Koordinatoj: 48° 58′ N, 22° 33′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 349 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Domashyn [+] | |||
Domaŝin, ukraine Домашин, hungare Domafalva estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Velikij Bereznij, en municipo de Silj.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- 48° 58′ 09″ N 22° 33′ 07″ O / 48.96917 °N, 22.55194 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 58′ 09″ N 22° 33′ 07″ O / 48.96917 °N, 22.55194 °O (mapo)
- Areo: 38 km²
- Alto super marnivelo: 349 m
- Loĝantaro: 550
- Poŝtkodo: 89021
- Telefonprefikso: 3135
Situo
[redakti | redakti fonton]Domaŝin situas inter laŭ traira flankovojo, proksime de Uĵ. Velikij Bereznij troviĝas je 13, Uĵhorodo je 55 km-oj. La proksima fervojo troviĝas je 5 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1582 en formo "Domasina". Supozeble en 1904 pro la hungariga politiko la komunumo ricevis hungarecan nomon Domafalva. En 1910 vivis tie 389 loĝantoj, (371 rutenoj, 14 germanoj, 4 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Domaŝin/Domafalva. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.