Domeno Domo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Domeno Domo estas malferma plankoplana strukturo desegnita de la fama arkitekto Le Corbusier en 1914–1915.[1][2] Ĝi estas dezajna ideo por seria produktado, kio kombinas la ordon kiun li malkovris en klasika arkitekturo.

Tiu modelo proponis malferman plankoplanon konsistanta el tri betonaj lamenoj subtenitaj de ses fajnaj kolonoj el ŝtalbetono, kun ŝtuparo kiu havigu aliron al ĉiu nivelo en unu flanko de la plankoplano.[3] Tiu sistemo estis origine dezajnita por havigi grandajn nombrojn de portempaj loĝejoj post la Unua Mondmilito, produktante nur lamenojn, kolonojn kaj ŝtuparojn, kaj la loĝantoj povus konstrui la eksterajn murojn pere de proksimaj materialoj. Li priskribis ĝin en sia patenta formularo kiel "apudigebla sistemo de konstruado laŭ senfina nombro de kombinoj de planoj. Tio permesus, li skribis, "la konstruadon de la dividomuroj je ajna punkto sur la fasado aŭ la interno."

Laŭ tiu sistemo, la strukturo de la domo ne aperos ekstere, sed povus esti kaŝita malantaŭ vitra muro, kaj la interno povus esti aranĝita iel ajn kiel la arkitekto dezirus.[4] Post ĝi estis patentita, Le Corbusier desegnis nombrajn domojn laŭ tiu sistemo, kiuj estis ĉiuj blankaj betonaj skatoloj. Kvankam kelkaj el tiuj estis neniam konstruitaj, ili montris liajn bazajn arkitekturajn ideojn kiuj dominos liajn verkojn laŭlonge de la 1920-aj jaroj. Li rafinis la ideon en sia libro de 1927 nome Five Points of a New Architecture (Kvin punktoj de nova arkitekturo). Tiu dezajno, kiu alvokis al la disasociigo de la strukturo el la muroj, kaj al la libereco de planoj kaj fasadoj, iĝis la fundamento por plej el lia arkitekturo de la venontaj dek jaroj.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Alirita la 30an de Oktobro 2018.
  2. Alirita la 30an de Oktobro 2018.
  3. Tim Benton, Les Villas de Le Corbusier 1920–1929, Philippe Sers éd. Paris, 1987.
  4. Citita de Turner, Paul, "La Formation de Le Corbusier", Paris, Macula, 1987, p. 218.
  5. Journel, Guillemette Morel (2015). Le Corbusier- Construire la Vie Moderne. Editions du Patrimoine: Centre des Monument Nationaux. ISBN 978-2-7577-0419-6., p. 50–51.