Domo ĉe Falkenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La domo proksime al la centra foirejo en la kerno de Arnstadt.

La Domo ĉe Falkenstein (germane: Haus zum Falkenstein) estas unu el la multnombraj belaj domoj en la urbocentro de Arnstadt, Germanujo (Kohlgasse nr. 4).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas konstruaĵo el la malfrua mezepoko konstruite tute el rompitaj ŝtonoj. Origine la konstruaĵo apartenis al la komunumo de la Bonifaco-kirko; antaŭ brulego loĝis tie ĉi ekz. certa vikario Conrad von Ordorff. Rekonstruado faritis en 1333 post incendio.

Fenestraj kadroj kaj interna portalo estas rezultoj de alikonstruoj en 1539. El la sama tempo originas la ekstera portalo, sed ĝi barokiĝis ĉ. en 1700.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen, Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 57.