Domo Vicens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casa Vicens, Barcelono

Domo Vicens (hispane kaj katalune Casa Vicens) estas familia loĝejo en Barcelono (Hispanio), dizajnita de Antoni Gaudí kaj konstruita de Manuel Vicens. Ĝi estis la unua grava laboro de Gaudí. Ĝi estas aldonita al la Monda heredaĵo de Unesko "Verkoj de Antoni Gaudí" en 2005.

Ĝi estis konstruita en la periodo 1883-1889 kaj situas ĉe Carrer de Les Carolines 24, en la distrikto Gràcia de Barcelono. La ejo estas malgranda komparita al similaj strukturoj en la areo. Tamen, la domo estas ampleksa, proksimume 1,160 m² sur kvar niveloj. La plano estas nesimetria kun elstaraj gabloj kaj murapogiloj. Galerioj projekcias eĉ pli for ĉe la pinto. Tegmentoturoj estas rememorigaj pri Maŭra arkitekturo. Ĉar la domo estas privata loĝejo, ĝia interno ne povas esti vizitata.