Saltu al enhavo

Domo de la ekzekutisto (Salcburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ekzekutejo salcburga

Ekzekutista dometo (germane: Scharfrichterhaus, Henkerhaus, Freimannhaus) troviĝis en Salzburg-Gneis (Aŭstrujo; strato Neukommgasse 26). La pado tien iam nomiĝis vojo de la mortintoj kondukante rekte al la tombejo de la freŝe ekzekutitoj. Inter la frua 17-a jarcento kaj la frua 19-a jarcento loĝis surloke ankaŭ la deĵoranta majstro de la akra glavo. Pro kadukeco kaj malgraŭ protestoj komenciĝis matene en la 19.8.2024 ĝia malkonstruo.[1]

Utiligo kaj tabuoj

[redakti | redakti fonton]

La ejo, kiun posedis la posedanto de la bieno Martinbauer, estas la lasta atestilo pri la oficiala ekzekutejo salcburga funkcianta inter 1599 kaj 1877, kio ankaŭ gravis por tuta Salcburgio. Verŝajne laŭ peto de lia princ-arkiepiskopa moŝto [[[Wolf Dietrich von Raitenau]] mem oni translokis ekzekutojn disde la urbocentra al la periferia Gneis. Ĉiuokaze ĉi domo jam en 1690 estis restaŭrenda. Interesa mencio ekzistas ankaŭ de la 1779-a jaro koncerne ĝian valoron (200 guldenoj). La lasta ekzekutisto Franz Joseph Wohlmuth sukcese konvinkis la kortegan ĉambron ke li iĝu privata posedanto de ĝi. Dum la 19-a jarcento la domo estiĝis parto de farmobieno enloĝite ĝis la jaro 2000 ĉirkaŭe.

Post establo de la ekzekuta stacio en Gneis la ĉirkaŭaĵo restis nesetlita de aliaj pro ke la metio de la ekzekutisto taksiĝis profesio nehonora. La unuaj mediaj konstruaj aĵoj (trans kanalo Almkanal aŭ ĉe la strato Thumegger Straße) krome estis vide dividitaj de la fifama zono ekz. per heĝoj, arboj aŭ fruktujoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Altes Scharfrichterhaus: Abriß begonnen" - ĉe: orf.at, 19.8.2024
47.78055555555613.044166666667