Dosiero-Diskuto:Kolorcirklo.JPG

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tiutempe tre aktiva vikipediistino bab en 2004 alŝutis la jenan kolorciklon, kun noto ke ŝi mem realigis ĝin (adjektiva noto "memfarita"). De praktike 2007 (escepte de nur minimuma redakteto unufoje en 2009) ŝi ne plu estas aktiva vikipedie, kaj antaŭ foriro forgesis doni liberan licencon al tiu kaj al pluraj variigitaj dosieroj pri koloroj. Sed la bildo estas nur simplaj geometriaj formoj. Tio ne sufiĉas por plenumi la originalecan sojlon bezonatan por ke ĝi estu protektata de kopirajto. Do, la bildo konsidereblas publika havaĵo. Sendube la centro de la dosiero kaj ties variaĵoj inspiriĝis fare de la kolorcirklo de la 20-jarcenta artisto Johannes Itten, videbla ĉi-tieĉi-tie - sed ankaŭ tiuj cirkloj nur konsistas el geometriaj figuroj. Ke bluo kaj flavo miksiĝas al verdo ktp. ktp. ne estas kopirajta patento sed universala scio de la homaro: kolorciklo el tiaj simplaj kombinaĵoj de koloroj ne estas patentita artaĵo, sed same universala konataĵo ... samkiel la ĝenerala koncepto de ĉielarko. -- Aidas (diskuto) 20:24, 2 Apr. 2014 (UTC)

Mi samopinias. Tamen: en la kazo ke post ŝovo al la komunejo ekestus duboj ĉu la bildo el nur simplaj geometriaj formoj tamen bezonus licencon kiu indikas ĝin sen kopirajto, mi aldonas al la bildopriskriboj la noton fonto: propra verko (origina teksto: "memfarita") aŭtoro: vikipediistino bab dato: 2004 kaj licenco CC-BY-SA-3.0 ... la nuntempe norman licencon de ĉiu vikipedia teksto celata esti libera enhavo. ThomasPusch (diskuto) 16:26, 21 jan. 2017 (UTC)[Respondi]