Dosiero-Diskuto:Wiki.png

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial la Vikipedio ne uzas la novan logobildon? --Yair rand 07:56, 15 Dec. 2011 (UTC)

ArnoLagrange en printempo de 2012 realigis la supran proponon (kaŝitan en demando, sed kompreneblas ke ĝi celas esti propono), kaj Arno notis klarige ke la antaŭa versio "havis malkorektajn hebrean, baratan kaj japanan literojn, kaj ĝia dizajno estas malnova. Ĉi dizajno estas uniforma kun aliaj vikipedio". Do ✔ Farite. ThomasPusch (diskuto) 19:24, 6 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Uzanto petis min formeti el la dosiera priskribo la ŝablonon {{pp-ŝablono}}. Tion mi opinias juste. La bildo nun estas pri la 250 000-a artikolo. Momente ni jam havas la 353 141-an en la esperanta vikipedio. La komuneja kategorio pri esperantaj variaĵoj de la vikipedia emblemo montras ke ni nur "celebris" la markilojn de 100 000-a, 150 000-a, 200 000-a kaj 250 000-a artikolo ... nek videbligis la 300 000-an (kvankam la paĝo Vikipedio en Esperanto atentigas pri ĝi) nek la 350 000-an artikolon. Sed por la 400 000-a nova artikolo, kiu ankoraŭ estas en ioma estonteca distanco, eblos plani novan specialan emblemon kaj novan celebran kampanjon. Se tiuj planoj konkretiĝos, tiam ĉiu administranto de vikipedio facile povos malprotekti tiun ĉi paĝon. ThomasPusch (diskuto) 18:48, 6 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

La dosiero fakte estas malprotektinda ĉar ne plu uzata, aŭ eĉ forigebla, ĉar ĝi estas kopio de dosiero:Wikipedia-logo-v2-eo-250k.png. Taylor 49 (diskuto) 18:48, 6 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Ne nepre: Tiu ĉi dosieronomo servis kiel dumtempa stokejo de pluraj sinsekvaj specialaj emblemoj, kaj dosiero:Wikipedia-logo-v2-eo-250k.png estas nur la momente plej lasta el ili. Ankoraŭ ne klaras ĉu tia ideo ankaŭ plu estus praktika, sed nur la fakto ke speciala teknika dosiero estas kaj ĉi tie kaj en la komunejo ne signifas aŭtomate ke la kopio en la loka branĉo estas forigenda. Mi certas ke alilingvaj branĉoj same loke kopiis jubilean emblemon kaj protektis ĝin, almenaŭ dum uzado de la emblemo dum jubilea tempo. Eblus post ĉiu jubileo forigi ĉion, kaj kiam proksimiĝas venonta jubileo denove instali ion. Ĉi tie la uzantoj kiuj okupiĝis pri la festado de 150 000-a, 200 000-a kaj 250 000-a artikolo tion ne faris, sed lasis la globalan dosieronomon "Wiki.png". Mi nun ne vidas kialon ŝanĝi tiun procedon, kiu evidente montriĝis praktika dum la festado de 150 000-a, 200 000-a kaj 250 000-a artikolo. ThomasPusch (diskuto) 19:09, 6 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Klaras al mi ke post celebrado de la 250 000-a artikolo oni ne simple ĉi tie restarigis la normalan emblemon, kiel post la 150 000-a kaj 200 000-a paĝo, sed en centra loko de la vikipedia sistemo ŝanĝigis la emblemon al la normala esperantlingva (mi tute ne scias kiu instigis tion kaj kiam). Sed tamen la malnova sistemo ŝajnas al mi multe pli simpla kaj pli facile travidebla ol trovi iun neesperantistan stevardon, kiu ŝanĝas la emblemon de ĉiuj vikipediaj paĝoj. Kaj krome en la historio de la loka dosiero oni ekzakte vidas kiam ekuziĝis kaj maluziĝis la bildo pri 150 000-a, 200 000-a kaj 250 000-a artikolo. Tial ankaŭ por dukomentado me opinias la dosierolokon "Wiki.png" konservinda. ThomasPusch (diskuto) 19:19, 6 maj. 2024 (UTC)[Respondi]