Draka domo (Braŝovo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La hantata Draka domo en Braŝovo

Draka domo (germane: Drachenhaus, hungare: Sárkány-ház) estas ejo en Braŝovo, Rumanujo (Nicolae-Bălcescu-strato nr 12). Pro siaj drakoformaj gargojloj ĝi iĝis bazo por pluraj legendoj: laŭ kelkaj enloĝis ĝin la fama magiisto Klingsor mem. Ĝi havas du etaĝojn kaj estas farita en novklasikisma stilo. La nuna funkcio estas hotela.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La famaj gargojloj
Georg Dück, domokonstruiginto

Ĝin konstruigis en 1822 Georg Dück laŭ planoj de loka arĥitekto. Sur reliefo ĉe vando de la interna korto legablas la konstrudato kaj la nomo de la posedanto. Dück estis talentita tanisto kaj ledofabrikanto. Li subtenis malriĉajn metiistojn kaj fondis kun aliaj Ĝeneralan braŝovan ŝparkason.[2] Lia filo Georg la pli juna estis inter 1869 kaj 1871 supera juĝisto en Braŝovo.[3] Kelkaj malkorekte asertas ke konstruiginto estis la filo, ne la patro Dück. Ĉar troviĝas tiu ĉi parto de Bălcescu-strato proksime de la ĉefa urboplaco multaj komercistoj starigis dumfoire siajn budojn ankaŭ tie ĉi.[4] Pluraj fotoj kaj bildoj el la 19-a jarcento montras varoĉarojn kaj dorsajn varoportilojn. En la kuro de la jarcentoj faritis pluraj renovigoj tamen restis la ekstero relative neŝanĝita; ankaŭ la orgojloj ankoraŭ originalaj estas. La lasta restaŭradlaboroj okazis en la 2016-a jaro. Nuntempe estas ene hotelo respektive subtegementeje loĝejoj.

Bagatelaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La flugilhavantaj, kronitaj orgojloj el kupro ege movis la fantazion de la braŝovanojn igante tiun ĉi domon jam frue grava urba vidindaĵo. Laŭ tre populara legendo ene loĝis magiisto Klingsor kiu lumigis la drakokapojn ruĝkolore por teruri la urbanojn.
  • La verkisto Adolf Meschendörfer rakontas en lia romano de 1935 Der Büffelbrunnen nostalgiajn momentojn kun sonĝado je feliĉaj tagoj pasigitaj en Draka domo.
  • En alia romano de Meschendörfer (Die Stadt im Osten, 1931) detale aperas la legendo pri Draka domo kaj Klingsor.[5]
  • Rolludas kaj la domo kaj la en ĝi vivanta maliculo Klingsor en novelo de Georg Scherg ĉe Die Erzählungen des Peter Merthes (1958).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Aldea, Vasile: Crâmpeie din Brașovul de ieri și azi. Ghimbav 2016, ISBN 9789737706416
  • Wittstock, Wolfgang: "Wo sind Klingsors Drachen geblieben?". Ĉe: Neue Kronstädter Zeitung, 15.12.2006, p. 9
  • Roth, Harald: Kronstadt in Siebenbürgen – Eine kleine Stadtgeschichte, Böhlau Verlag, Köln 2010. ISBN 9783412206024

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Simona Halep kauft Hotel und Pension". Ĉe: ADZ, 8.9.2017. Filio troviĝas munte je Poiana Braşov.
  2. Gelléri Mór: "A magyar ipar úttörői." 1887, p. 157-160
  3. historia listo de ĉiuj altaj funkciuloj municipaj
  4. Aldea 2016, p. 125
  5. Roth, Walter: "Die Wartburg im Bewußtsein der Siebenbürger Sachsen." Ĉe: Neue Kronstädter Zeitung, 15.12.1995, p. 7