Drașov
Etoso
Drașov | |
---|---|
Vilaĝo | |
vilaĝo | |
Lando | Rumanio |
Distrikto | distrikto Alba |
Alinome | Drassó (hungare), Troschen (germane) |
Komunumo | Șpring |
Iama hungara departemento | Alsó-Fehér |
Poŝtkodo | 517769 |
Loĝantaro | 573 |
Drașov [draŝov] (hungare: Drassó [draŝo], germane: Troschen) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Alba Iulia. En 1910 ĝi havis 1068 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 573 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1309. Ĝi estis saksa vilaĝo ĝis la mezo de la 17-a jarcento, de kiam loĝas ĝin rumanoj. Laste ĝi estis la bieno de familio Teleki. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér vármegye). Administre ĝi apartenas al Șpring, kiu situas nord-oriente. Inter la du mondmilitoj ĝi apartenis al Miercurea Sibiului (sud-oriente, en distrikto Sibiu).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Ralph Teleki (10-a de majo 1880 – Stokholmo, 1-a de majo 1982): pentristo.