Drekavaĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Drekavaĉ (laŭvorte "kriulo"[1]), nomata ankaŭ drek kaj drekalo 'дрекавац' en serba estas mita fikcia ento en suda Slava mitologio.

Originakredo

Drekavaĉ devenas el la animo de geinfanoj kiuj mortis nebaptitaj.[2]

Tiu fikciaĵo ne estas fidinde priskribata. Unu priskribo estas ke ties korpo estas makuleca, longeca kaj fajna kiel spindelo, kun malproporcie granda kapo;[2] alia asertas ke temas pri iu tipo de birdo[3] (eble Granda botaŭro); moderna trovo de supozita drekavaĉa korpo ŝajnis kiel hundovulpo, sed kun malantaŭaj kruroj kiel tiuj de kanguruo.[4] Ĝi povas aperi ankaŭ kun formo de infano[2] kaj alvokas preterpasantoj ĉe tombejo por bapti tiun. La ununura karaktero pri kiu ĉiu kunsentas estas teruriga krio.

Notoj

  1. Levi, Pavle (2007) Disintegration in frames: aesthetics and ideology in the Yugoslav and post-Yugoslav cinema Stanford University Press, Stanford, California, paĝo 181, ISBN 978-0-8047-5368-5
  2. 2,0 2,1 2,2 Š. Kulišić; P. Ž. Petrović, N. Pantelić. “Дрекавац”, Српски митолошки речник (Serbian). Belgrade: Nolit, p. 110.
  3. Z. Šaponjić. "I drekavac sumnjiv", Glas Javnosti, 2003-10-20. Kontrolita 2006-09-22. (Serbian)
  4. "Gimnastika na poledici".