Drianto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drianto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Nacieco Trakio
Patro Likurgo de Trakio
vdr

Drianto (helene Δρύαςkverko, latine Dryas) estis en la helena mitologio filo aŭ patro de trakia reĝo Likurgo.

Trakia reĝo Likurgo estis pli frue amiko de la dio Dionizo, sed pli poste li komencis la dion persekuti, ĉar li en vino vidis pereon de la homaro. Kiam foje Dionizo kun sia tuta procesio vizitis Trakion, Likurgo la sekvantaron dispeligis, kelkajn Bakĥantinojn trudprenis, aliajn eĉ mortigis kaj Dionizo mem devis savi sin per forkuro kaj salto en maron. Tiam alrapidis por helpi al li la diino Tetiso.

Por la perfido Dionizo Likurgon kruele punis: infestis lin per frenezeco, en kiu la reĝo mortigis sian propran filon Drianton kaj lian kadavron ankoraŭ senbeligis. Al si mem li forhakis ambaŭ krurojn opiniante, ke li ekstermas viton. Sed laŭ alia versio per tiu ĉi puno Likurgon infestis la plej alta dio Zeŭso mem.

En la sekvanta tempo la reĝolandon ruinigis pesto, ekestis longa tempo de la rikoltomanko. Laŭ la orakolo Likurgo devis morti. Kolerigita popolo venigis la reĝon sur la monton Pangaion kaj tie disŝirigis lin per ĉevaloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dryás en la ĉeĥa Vikipedio.