Dritaraŝtro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La blinda reĝo Dritaraŝtro aŭskultante la rakontiston Sanjaĝo

En la epopeo Mahabharato, la reĝo Dritaraŝtro (Dhrita Raŝtra) estis filo de Ambika, la unua edzino de la reĝo Viĉitravirjo. Lia biologia patro estis la saĝa Vjaso, frato de Viĉitravirĝo. Li estis blinda, reĝo de Hastinapuro. Li estis patro de cent filoj kun la edzino Gandari. Ĉi tiuj filoj estis konataj kiel kaŭravoj. Durĝodano kaj Duŝasano estis liaj unuaj filoj.