Duŝasano
Etoso
Duŝasano | |
---|---|
character in the Mahabharata | |
Verko | Mahabarato |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Dritaraŝtro |
Patrino | Gandari |
Gefratoj | Durjodano • Vikarno • Duhsala |
Duŝasano aŭ Dushasana (en Sanskrito: दुःशासन, Duḥśāsanalit. 'malfacile regebla'), literumita ankaŭ Dussasana kaj Duhsasana, estis princo el Kaŭravoj, nome dua filo de la blinda reĝo Dritaraŝtro kaj Gandari kaj plej juna frato de Durjodano en la Hindua eposo Mahabarato.
Li kun Durjodano estris unu el la Akŝaŭhanioj (bataldivizioj) de la Kaŭrava armeo.[1][2]
Duŝasano estis la militisto kiu sagopafis la unua en la Mahabarata milito. En la unua tago de la milito, Duŝasano luktis kun Nakulo. La dekan tagon, Duŝasano estis nomumita por la frontlinioj por defendi Biŝmon el la armeo de Pandavoj. Duŝasano montris sian valoron tiun tagon rezistante kontraŭ la Pandavoj. Sed poste, Arĝuno sukcesis venki super li.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Aayush. "18 Days of The Mahabharata War – Summary of the War". vedicfeed.com. VEDICFEED. Alirita la 22an de Majo 2021.
- ↑ Jha Preeti. "जानिए महाभारत युद्ध के 18 दिनों में किस दिन क्या हुआ था". jagran.com (en Hindia). jagran. Alirita la 22an de Majo 2021.