Duonreala rolludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rolantoj dum vivrolludo

Duonreala rolludovivrolludo, neologisme Lajvo, (angle: LARP, el Live Action Roleplaying) estas tipo de rolludo, en kiu vivantaj homoj per siaj agoj fizike prezentas sian rolon. Ĝi ofte okaza en Skandinavio kaj Germanio.

Principo

Partoprenantoj eniras fikcian mondon en kio ili ludas sian rolon, sen aŭ kun manuskripto. Post eniro, ĉiu partoprenanto devas aktori sian rolon; rolon pri kiu antaŭrollude interkonsentis partoprenanto kun aranĝistoj. Ofte (en skandinavaj vivrolludoj) aranĝistoj antaŭskribas priskribon de ludmondon (se oni ne ludas vivludon en reala mondo). Ĉiu partoprentanto devas legi tiun preskribon kaj adapti sian rolon kaj aktojn de sia rolo al ĝi. Tial rolantoj povas ludi sian rolon sen manuskripto.

Diference de surtabla rolludo, ludmajstro ne gvidas la rolojn aktive - li ofte partoprenas en la ludo ĉar ludantoj ofte bezonas helpon en siaj rolvivoj.

Lokigo

Ofte rolludo estas mezepoka aŭ fantazitipa kun mezepoka kulturo (ekz. kiel la mondo de Tolkien). Tial oni ludas en solejo aŭ en loko kiu ne similas al moderna mondo, ekzemple en kastelo, herbejego, malnovaj domoj aŭ arbaro. Se ludmondo estas en fora estonteco oni ofte ludas en malnovaj bunkroj, ĉar ilii donas postapokalipsan senton.

Vidu ankaŭ