Duontralasa membrano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skemo de duontralasa membrano  en hemodializo.  La sango estas ruĝa, la dializa likvo estas blua kaj la membrano flava.

La duontralasa membrano estas membrano kiu permesas, ke iuj molekuloj aŭ jonoj trapasu ĝin per difuzo. La kvanto da partikloj trapasantaj dependas de la osmoza premo, la koncentriteco kaj la temperaturo de la solvaĵoj je la du flankoj kaj de la tralaseco de la membrano por ĉiu solvita substanco.

La tralaseco dependas de la grandeco, de la solvebleco aŭ aliaj fizikaj aŭ kemiaj karakterizaĵoj de la solvita substanco kaj de la karaktrizaĵoj de la membrano.

Plejofte la duontralasa membrano permesas trairon nur al la molekuloj de la solvanto kaj ne tralasas la molekulojn de la solvita substanco.

Ekzemplo de duontralasa membrano estas la duobla lipida tavolo, sur kiu baziĝas la ĉelmembrano kiu ĉirkaŭas ĉiujn biologiajn ĉelojn.

Multaj naturaj kaj sintezaj materialoj pli dikaj ol membrano ankaŭ estas duontralasaj. Ekzemplo de ĉi tio estas la maldika haŭteto en la interno de ovo. Alia ekzemplo de duontralasa membrano  estas la peritoneo.