Dustilusa kratago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La dustilusa kratago (Crataegus laevigata) estas plantospecio el familio rozacoj (Rosaceae), el genro kratago.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas arbetoarbusto, kiu kreskas ĝis alto de 10 m. Ĝi aperas en tuta Eŭropo, oni uzas ĝin kis dens-branĉetan arbuston por viva barilo. La folioj longas 1–6 cm kaj havas brilverdan koloron. la floro estas blanka aŭ rozkolora, floras de aprilo ĝis junio. La ŝajnfrukto maturiĝas aŭtone, iĝas ruĝa.

Subspecioj, varioj[redakti | redakti fonton]

C. laevigata subsp. laevigata[redakti | redakti fonton]

La folio longas maks. 3,5 cm, la vejnoj de la folia dorso ne estas vilaj. La larĝo de sepalo egalas al ties longo. La frukto estas globforma.

C. laevigata subsp. palmstrushii[redakti | redakti fonton]

La folio longas maks. 5 cm, a vejnoj de la folia dorso estas vilaj. La sepalo pli longas ol larĝas. La frukto estas longiĝinta globforma.

C. laevigata 'Paul's Scarlet'[redakti | redakti fonton]

C. laevigata 'Paul's Scarlet'

La vario 'Paul's Scarlet' estas ĝardena ornamplanto, ĝi floras en majo kun brilaj, plenruĝaj floroj.

Kuracefiko[redakti | redakti fonton]

La dustilusa kratago estas proponata kontraŭ korproblemoj, nome kontraŭ ofta forta sangobatado ĉe plenkreskuloj kun sana koro. Se la malsano venas el organa misformiĝo, oni proponas nur kiel aldonaĵon.

La plantaj efikaĵoj fortigas la kalian pumpilon de la koro kaj tiel reguligas ties ritmon. Ĝi kreskigas la sangofluon en la koronariaj arteroj. Li trankviligas la glatajn muskolojn, havas angiodilatan efikon, trankviligas la fortan korbatadon.

Oni kolektas la florantajn branĉofinojn, kiu entenas saponinojn, flavonoidojn, volatilajn oleojn kaj aliajn efikaĵojn.