Eŭforbo
Aspekto
(Alidirektita el Eŭforbo (filo de Pantoo))
| Eŭforbo | |
|---|---|
| rolulo de helena mitologio | |
| Informoj | |
| Eble sama | Euphorbus |
| Sekso | vira |
| Mortigita de | Menelao |
| Patro | Pantoo |
Eŭforbo (helene Εΰφορβος, latine Euphorbos) estis en la helena mitologio brava troja batalanto, filo de Pantoo kaj lia edzino Fronto. Eŭforbo estis bona batalanto jam kiel junulo. La dio Apolono, favoriganta al trojanoj, faligis en akra batalo de aĥaja heroo Patroklo kaskon. Sed ĝi, same kiel la tuta armaro apartenis al Aĥilo. Eŭforbo el la surprizo, ke li ne staras kontraŭ la granda Aĥilo rapide rekonsciiĝis kaj per sia lanco Patroklon trapikis.

Sed antaŭ ol li kapablis ekscii kio okazis, li mem falis pro trafo de ĵetlanco de la sparta reĝo Menelao.
Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Euforbos" en la ĉeĥa vikipedio (fonta versio 8590735). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |

