Pantoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En la helena mitologio Pantoo (malnovgreke Πανθοος / "rapida por ĉio"), filo de Ortiso, estas troja sacerdoto, rolulo de la Troja milito. Li estas unu el la dojenoj, saĝuloj de la urbo Trojo, tro maljuna por batali, kunigita kun Priamo proksime de la Pordoj Skeoj.[1]

Mito[redakti | redakti fonton]

Pantoo estis aĥajo kaj sacerdoto de Apolono en Delfo. Li iris en Trojon akompanante deputitojn senditajn de Priamo en Delfon por konsulti la orakolon. Li edziĝis kun la trojanino Fronto kaj tiel fariĝis troja civitano kaj ricevis la saman ofico kiel en Grekio. Li havis tri filoj : Eŭforbo, Polidamo kaj Hiperenoro, foje nomitaj "La Pantoidoj".

Li estas notinde citita en la Iliado kiam sia filo Eŭforbo estis mortigita de Menelao kaj dum la epizodo de Helena sur la muregoj.[1]

Laŭ la Eneado, li helpis Eneon fuĝi post la falo de Trojo, sed estis mortigita de la grekaj batalantoj.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Homero, Iliado III - 146 ; XIV - 450 ; XVI - 808 ; XVII - 40.
  2. Vergilio Eneado II -319.