Saltu al enhavo

Vitamino E

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el E-vitamino)
Strukturo de alfa-tokoferolo
Strukturo de beta-tokoferolo
Strukturo de gamma-tokoferolo
Strukturo de delta-tokoferolo

E-vitaminotokoferolo helpas la estiĝon de la eritrocitoj, elformiĝon de la muskolaj kaj aliaj histoj.

En la naturo troviĝas ĉefe la alfa-tokoferolo, ĝi estas unu el la kvar naturaj formoj de tokoferolo.

Ties efiko malsamas ĉe la diversaj mamuloj. La inaj ratoj abortas dum gravedeso, la virratoj ne produktas konvenan spermon. La kuniklo suferas de muskola atrofio, la simioj de anemio. Karenca malsano ĉe homo ne estas konata.

Ĝin enhavas:

  • plantaj oleoj (kuiroleo),
  • fruktoj i.a. kivo,
  • viandaĵoj.

Ekzistas ankaŭ sintezaj delta-tokoferolo kaj gama-tokoferolo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]